Ĉinio kaj Filipinoj esperas fruan finon de intertraktado pri kondutkodo en Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2019-04-04 13:22:54     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Filipinoj finis sian duflankan intertraktadon pri demandoj de la Suda Ĉina Maro merkrede en Manilo. Ambaŭ flankoj esprimis esperon frue konkludi la Kodon de Konduto en la Sud Ĉina Maro.

Deklaro publikigita post la intertraktado diris, ke ambaŭ flankoj ripetis siajn devontigojn al plena kaj efika efektivigo de la Deklaro de 2002 pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro kaj konsentis konservi la pozitivan tendencon de la intertraktado por la frua konkludo de la Kodo de Konduto en la Sud Ĉina Maro surbaze de konsento.

Ĉinio kaj Filipinoj okazigis la kvaran kunvenon de la Duflanka Konsiliĝa Mekanismo pri la Suda Ĉina Maro merkrede en Manilo. Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Kong Xuanyou, kaj helpanto de filipina ministro pri eksterlandaj aferoj kaj direktoro de la Oficejo de Aziaj kaj Pacifikaj Aferoj Meynardo LB. Montealegre kunprezidis la kunvenon.

La deklaro diris, ke ambaŭ flankoj asertis la gravecon de la Duflanka Konsiliĝa Mekanismo kiel ejo por plifortigita kaj regula dialogo. Ili ankaŭ rimarkis la gravecon de la mekanismo kiel platformo serĉanta rimedojn por pliigi reciprokan fidon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin