Internacia socio atendas tutmondan respondecon portatan de Ĉinio kaj Usono

(GMT+08:00) 2019-04-06 14:26:17     Redaktoro:Selena

Usona prezidento Donald Trump ĵaŭde esprimis esperon dum renkontiĝo kun Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro de Ĉina Ŝtata Konsilantaro kaj gvidanto flanke de Ĉinio en la Ĉina-Usona Ampleksa Ekonomia Dialogo, ke ekonomiaj kaj komercaj teamoj de la du landoj kiel eble plej frue atingos kompletan kaj historian konsenton, kiu favoras ne nur al Ĉinio kaj Usono, sed ankaŭ al la tuta mondo. Responde al demando pri "tutmonda respondeco" de Ĉinio kaj Usono, li diris, ke la dirmaniero estas tre bona, kaj Usono kaj Ĉinio devas surŝultrigi la respondecon por la mondo.

Oni rimarkis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping akcentis en multaj okazoj, ke Ĉinio kaj Usono portas gravan respondecon pri akcelo de paco kaj prospero de la mondo. Xi emfazis, ke en la nuna situacio, sana kaj stabila disvolvado de la ĉina-usonaj rilatoj koncernas al interesoj de la ĉina kaj usona popoloj, sed ankaŭ rilatas al tiuj de popoloj de diversaj landoj, kio bezonas strategian gvidkapablon de la du partioj. La sinteno de Trump pri "tutmonda respondeco" estas respondo al asertoj de Xi.

Nun la internacia situacio spertas profundajn kaj komplikajn ŝanĝiĝojn, la mondo atendas, ke Ĉinio kaj Usono, kiuj havas internacian influon, povas porti jenajn tri "tutmondajn respondecojn":

La unua estas respondeco pri disvolvado. Ĉinio kaj Usono, kiel la unua kaj dua grandaj ekonomioj de la mondo, havas neeviteblan "tutmondan respondecon" pri deficito de la mondo. Se Ĉinio kaj Usono atingos reciprokeprofitan komercan konsenton, kio sendube grandigos fidon tra la tuta mondo.

La dua estas respondeco pri paco. Ĉinio kaj Usono, kiel konstantaj membroj de la SK de UN, havas respondecon gvidi la internacian socion protekti pacon kaj aldoni pli da certeco kaj stabileco.

La tria estas respondeco pri regado. Ĉinio kaj Usono devas protekti multflankan komercan sistemon, protekti interesojn de evoluantaj membroj kaj antaŭenigi plibonigon de la tutmonda regada sistemo.

Usona eksa diplomato Nicolas Platt opinias, ke Ĉinio kaj Usono strikte integriĝas, se iu el la du partioj vundos alian, kio vundos ankaŭ ĝin mem, tial Ĉinio kaj Usono devas subteni bonajn interrilatojn kaj bone kunlabori, kio estas la sola elekto por ambaŭ.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin