Brita ĉefministro sendis leteron al Donald Tusk pri prokrasto de retiro

(GMT+08:00) 2019-04-06 16:33:57     Redaktoro:Selena

Brita ĉefministro Theresa May vendrede sendis leteron al Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Konsilio por peti prokrasti la foriron de Britio el la EU ĝis la 30a de junio.

Theresa May diris, ke la brita registaro sin dediĉas al retiro de Britio el la EU en planita dato, tamen la Malsupera Ĉambro ankoraŭ ne aprobas la interkonsenton kaj oponas seninterkonsentan retiron. Cetere la registaro opinias, ke atingo de konsento estas la plej bona rezulto, tial petas prokrasti la foriron el la EU.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin