Projektantoj porekspoziciaj servas kiel pontoj inter artistoj kaj spektantoj

(GMT+08:00) 2019-04-08 17:05:33     Redaktoro:Ĝoja


Ekspozicio en  Ĉina Scienc-Teknika Muzeo


Lastajn jartojn riĉiĝis ekspozicioj kun diferencaj stiloj kaj skoloj. Same kiel al filmejoj kaj librovendejoj vizito al ekspozicioj fariĝas grava enhavo de vivo de ĉinoj. Tial naskiĝis nova profesio projektantoj por ekspozicioj en Ĉinio kaj ili ludas ŝlosilan rolon en ekspozicioj. Hodiaŭ ni rakontas pri ĉinaj projektantoj por ekspoziciaj.

s-ro Yang Xiaobo laboris en entrepreno pri kultura industrio post sia lernado de dezajno en universitato. En sia libera tempo li helpis amikojn kaj kunlernantojn en preparado de ekspozicioj. Laŭgrade la profesio de projekto por ekspozicio kaŭzis atenton de Yang Xiaobo. Ĉar Yang Xiaobo pli kaj pli profunde konis la profesion, tial antaŭ 10 jaroj li forlasis la entreprenon kaj komencis sian laboradon kiel projektanto. Li diris:

"Laboro de projektantoj celas klarigi artojn al la publiko. Ĉar artistoj tre libere esprimas siajn artojn, tial necesas interpretistoj inter artistoj kaj la publiko. Tamen tiaj interpretistoj ne klarigas ĉion, nur donas elektojn por ke la publiko mem konatiĝu kun artistoj kaj artaĵoj."


Ekspozicio en  Ĉina Scienc-Teknika Muzeo

Naskiĝis la profesio por projekto de ekspozicioj en la 70-aj jaroj de la lasta jarcento en la Okcidento. Komence projektantoj estis tiuj, kiuj studas kaj esploras artaĵojn en muzeoj kaj igas ilin eksponiĝi laŭ temoj kaj strukturoj, por ke ili por bone montriĝu al la publiko. Poste en multaj grandskalaj ekspozicioj oni enkondukis la sistemon de projektantoj kaj invitis spertulojn projekti ekspoziciojn. Direktoro de Centra Akademio de Belartoj de Ĉinio Fan Dian diris, ke post la malfermo kaj reformo de Ĉinio arta kreiva forto estis pluapaŝe liberigata, samtempe venis diversaj okcidentaj artaj opinioj kaj skoloj, tiel aperis projektantoj en Ĉinio. Li diris:

"En la longa tempo ĉina arta esprimo estis ununura. Sekve de la malfermo kaj reformo, en 1987 ĉinaj artistoj sin liberigis el la antaŭa fermo kaj komencis karakterizan kreadon. Ankaŭ formiĝis la atmosfero en la socio respekti artan kreadon kaj artistojn. Tre rapide venis okcidentaj artaj skoloj kaj opinioj, tial ĉinaj artistoj konis diversajn artajn fenomenojn de la mondo."

En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento en Ĉinio ekspozicioj estis ekfaritaj de spertuloj kaj aperis projektantoj de ekspozicioj. Laŭ Fan Dian, tio markis la reformon de ĉinaj ekspozicoj, ankaŭ vigligis ĉinan artan kreadon. Li diris:

"Kiam projektantoj prezentis iun temon, tiam li faris objektan juĝon pri arta kreado. Kiam projektantoj organizis ekspozicon laŭ tiu ĉi temo, tiam invititaj artistoj kaj iliaj artaĵoj formis artan esprimon pri la temo. Pro apero de projektantoj riĉiĝis ĉinaj ekspozicioj. La pensado de projektantoj influis artistojn, tiel artistoj pli multe esprimis senton el la realo kaj formis proprajn stilon kaj karakteron."

En la lastaj pli ol 20 jaroj senĉese maturiĝis kaj progresis la profesio, kaj projektantoj estis pli kaj pli bonvenigataj de spektantoj. Amatoro pri ekspozicioj s-ro Xue diris:

"Laŭ mi, sukceso de ekspozicio dependas de kaj artaĵoj kaj projektado, tial projektantoj ludas tre gravan rolon. Ekz. kiaj artaĵoj estas, kie okazas ekspozicioj, kiel oni aranĝas artaĵojn kaj lumojn, kiaj memoraĵoj estas vendataj, kaj tiel plu, ĉio influas ĝeneralan senton de spektantoj. Mi opinias, ke bonkvalita projektanto devas posedi multajn kapablojn kaj multaj elementoj kune sukcesigas ekspozicion, kiuj lasus al spektantoj neforgeseblan impreson."

Iagrade projektantoj estas pontoj inter artistoj kaj spektantoj. Projektantoj ofte ride diras, ke "artistoj estas praktikantoj de artoj kaj projektantoj predikantoj." Projektanto Yang Xiaobo ĝuste atestis la maturiĝon de la profesio en Ĉinio, kaj samtempe sentis la progreson de ĉinaj spektantoj. Li diris:

"Nun ŝanĝiĝis la situacio kaj altiĝis kvalitoj de kolektantoj, kiuj havas postulojn pri normoj, prezoj kaj tendencoj de valoroj de artaĵoj. Elekto de artaĵoj celas ne nur pliiĝon de valoroj sed ankaŭ kontentigi propran ŝaton. Por la publiko, kreskas junuloj, kiuj ĉiam povas dialogi kun vi kaj sin ligi kun artoj."

Hodiaŭ viglas la profesio por projekto de ekspozicioj en Ĉinio. Sed ankoraŭ ekzistas mankoj en normo, taks-sistemo kaj trejnado, ktp. Kiel diris Yang Xiaobo: "Profesiigo kaj fakigo estas la estonta nepra vojo por ĉinaj projektantoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin