Fiŝvilaĝo atestis disvolvan rapidecon de Shenzhen

(GMT+08:00) 2019-04-08 17:07:37     Redaktoro:Ĝoja


 80-jara fiŝisto Wu Jinqing

Kiel la ĉina suda Shenzhen disvolviĝis de nekonita urbeto al vivoplena internacia urbo kun 20 milionoj da loĝantoj? Nun bonvolu aŭskulti raporton: Fiŝvilaĝo atestis disvolvan rapidecon de Shenzhen.

Fiŝvilaĝo Yumin situas en la Luohu-distrikto de la urbo Shenzhen, najbare de Hongkongo. En la 30-aj jaroj de la lasta jarcento venis fiŝistoj el Dongguan, urbo de Guangdong-provinco. Ili sin vivtenis per fiŝado kaj por ili ŝipo servis kiel kaj ilo kaj hejmo. 80-jara fiŝisto Wu Jinqing diris:

"Antaŭe mi kaj miaj familianoj loĝis en ŝipo, kiu estas vasta je pli ol unu metro kaj longa je kvin metroj, kaj la kondiĉo estis tiel malbona. Precipe antaŭ tajfuno ni devis tiri la ŝipon sur bordon, kio estis peniga."

Fine de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, la provinco Guangdong petis, ke la centra registaro permesu al Shenzhen, Zhuhai kaj Shantou, fondi prilaborejojn por eksportado, ĉar Guangdong estas najbara de Hongkongo kaj Macao kaj tie vivas amaso da elmigrintaj ĉinoj. La peton forte subtenis la tiama ĉina ŝtata gvidanto Deng Xiaoping, kaj estis ellaborita Portempa Regularo pri Specialaj Zonoj de Ekonomio en Guangdong, tiel naskiĝis specialaj zonoj de ekonomio en Ĉinio.

Danke' al flekseblaj politikoj de malfermo kaj reformado, plenumataj de Shenzhen, por specialaj zonoj de ekonomio, en la vilaĝo Yumin vilaĝanoj konsistigis transportajn grupojn de ŝipoj kaj aŭtoj, klopode faris bredadon, ankaŭ komencis prilaborojn. Konstanta vicdirektoro de limigita korporacio Yufeng Shiye s-ro Huang Xingyan diris:

"Kelkajn jarojn poste en la komenco de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, la vilaĝo resumis kapitalojn kaj ĉiu familio konstruis por si domegon kaj ekloĝis tie. En nia lando aperis la unua vilaĝo de familioj kun jarenspezo de dekmil juanoj."

Komence de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, riĉiĝinta Shenzhou ekurbanizis la kamparon. La vilaĝo Yumin fariĝis objekto de provo. Vilaĝanoj mem kolektis monon per fondo de korporacio Yufeng Shiye kaj konstruis kelkajn apartamentojn. Huang Xingyan diris:

"La nunaj apartamentoj estis konstruitaj de la korporacio, gvidata de la registaro kaj monsubtenita de vilaĝanoj mem.

Nun la vilaĝanoj estas akciuloj de la korporacio kaj ĉiujare dividas la profiton. Samtempe domlupago estas granda stabila enspezo. Vilaĝano Wu Jinqing diris:

"Meznombre monate mi ricevas pli ol 40 mil juanojn kaj jare ĉirkaŭ 500 mil juanojn. Tion mi ne povis imagi antaŭe."

La disvolviĝo de la vilaĝo estas miniaturo de la evoluo de urbo Shenzhen post reformado kaj malfermo. En la lastaj 40 jaroj vigle kreskis amaso da shenzhen-aj entreprenoj. Kreinto de la kompanio Huawei s-ro Ren Zhengfei klarigis sian kialon elekti Shenzhen: ellaborita dokumento en la jaro 1978 klare difinas posedrajtojn de entreprenoj, sen la dokumento, ne eblas la nuna Huawei. En 1999 28-jara Ma Huateng kolektis 2,2 milionojn da usonaj dolaroj, de tiam kontinue prosperiĝas lia kompanio Tencent kaj en 2012 la jara enspezo estis 40 miliardoj da juanoj kaj en 2017 tiu superis 230 miliardojn da juanoj. Kurantjare la nombro de uzantoj de Wechat, la apo de la kompanio, superis miliardon.

Sekretario de urba komitato de la Partio de Shenzhen s-ro Wang Weizhong diris, ke homoj de generacio al generacio en specialaj zonoj de ekonomio klare memoras strategian celon de specialaj zonoj de ekonomio, penas, diligentas, kuraĝe faras reformadon kaj novigon, tiel naskiĝis la miraklo en modernigo de la urbo.

"En la jaro 1979 la produkta valoro de Shenzhen estis 197 milionoj da juanoj kaj pokapa 606 juanoj; tamen en 2017 la produkta valoro estis 2 240 miliardoj da juanoj kaj pokapa 183,1 mil juanoj. La jara kreska rapideco estas 23%, la rapideco estas rara, titolita 'shenzhen-rapideco'."

En 2017 la totala produkta valoro de Shenzhen estis nur post Pekino kaj Ŝanhaĵo, egalas kun tiu de Hongkong. Wang Weizhong diris, ke Shenzhen aktive konstruas la medion ligantan kun la internacia investo kaj komerco, senĉese profundigas financan malfermon kaj novigon, kultivas novajn modelojn de komerco kaj establas malferman ekonomian novan sistemon.

Post la ekfunkcio de specialaj zonoj de ekonomio Shenzhen, Zhuhai, Shantou kaj Xiamen, en 1984 aliaj 14 ĉemaraj urboj ekestis malfermaj, en 1988 Hainan fariĝis provinco kaj speciala zono de ekonomio, en 2013 oficiale fondiĝis ĉina (ŝanhaja) liberkomerca provejo, en 2017 fondiĝs Xiongan-regiono…de la sudo al la nordo urboj unu post alia kaj specialaj zonoj unu post alia prezentas sin kiel ŝaktabulo de la reformado kaj malfermo de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin