Novaĵoj (Aprilo 08)

(GMT+08:00) 2019-04-08 17:03:21     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8-a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉina ĉefministro ekiris por eŭropa vojaĝo; 24 homoj mortigitaj en kanonado de Houthi en la jemena rubo Hodeidah. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang iris el Pekino lunde por la 21a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) en Bruselo, la oka kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj en Kroatio kaj oficiala vizito al la lando.

La sekvantaro de Li inkluzivas lian edzinon Cheng Hong, ŝtatan konsilanton kaj ministron pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kaj vicprezidanton de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj estron de la Nacia Komisiono por Disvolvado kaj Reformo He Lifeng.

Li komencis sian vojaĝon al Bruselo por kunveno kun gvidantoj de la Eŭropa Unio (EU). Post la kunveno okazos la elektado de la EU, kaj Donald Tusk kaj Jean-Claude Juncker finos siajn mandatojn. Kiel altnivela platformo de strategia komunikado inter Ĉinio kaj la EU, ĉi-jara kunveno havas gravan signifon por daŭrigi la duflankan kunlaboron.

Antaŭ la kunveno, estro de la ĉina misio al la EU Zhang Ming havis intervjuon kun raportistoj. Li montris, ke en tiu kunveno la duflankaj gvidantoj interŝanĝos opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropo kaj pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. La kunveno pliigos la forton de la ampleksa strategia partnereco de la du partioj, antaŭenpuŝos dialogon kaj kunlaboron en diversaj kampoj kaj plialtigos stabilecon, strategiecon kaj reciprokecon de la duflankaj rilatoj.

Zhang diris, ke la printempo de Bruselo alvenis pli frue ol antaŭe, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo havas la novan printempon. Sub la klopodo de la duflankaj gvidantoj kaj amikoj el diversaj rondoj, la duflankaj rilatoj montras kvar trajtojn. Unue, la strategia reciproka fido senĉese pli fortiĝas. Due, la interesoj de ambaŭ flankoj estas pli strikte interplektitaj. Trie, la kunlaboro de Zono kaj Vojo iros profunde kaj pragmate. Fine, la duflankaj rilatoj ludas ekzemplan rolon en traktado de tutglobaj demandoj.

De la 5a ĝis la 7a de aprilo en Nov-Jorko, la Komitato de 100, la organizo konsistanta el elitoj de ĉindevenaj usonanoj, okazigis sian jaran kunvenon kaj festis la 30an datrevenon de sia fondo. Personoj el diversaj rondoj de Ĉinio kaj Usono diskutis pri rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj perspektivo de duflanka kunlaboro en diversaj kampoj ĉirkaŭ la temo "Usono kaj Ĉinio: Novaj Vizioj".

Huang Ping, ĝenerala konsulo de Ĉinio al Nov-Jorko, dankis la Komitaton de 100 pro ĝiaj klopodoj en la pasintaj 30 jaroj por la amikeco inter Ĉinio kaj Usono. Huang diris, ke Ĉinio kaj Usono ankoraŭ estas ligitaj per fortaj komunaj interesoj kaj respondecoj, kaj malgraŭ ĉiuj diferencoj, la du landoj estas pli interdependaj ol iam ajn antaŭe. La ĝusta maniero por traktado de malkonsentoj inter la du landoj estas dialogo. La evoluado de Ĉinio kreos pli da oportunoj por Usono.

Maurice R. Greenberg, fama usona entreprenisto, gajninto de Ĉina Amikeca Medalo pri Reformo, diris en la gazetara konferenco, ke li estas pozitiva pri la estonteco de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio. Li akcentis, ke la du landoj devas transponti malkonsentojn kaj plu labori kune por fari la mondon pli sekura.

Registara oficialulo de Jemeno diris dimanĉe, ke batalistoj de la ribela grupo Houthi kanonadis postenojn de la registara armeo tiutage en la havenurbo Hodeidah en okcidenta Jemeno, mortigante sep soldatojn kaj vundante 17 aliajn. La grupo Houthi diris, ke la multlanda armeo gvidata de Saud-Arabio tiutage lanĉis aeratakojn kontraŭ la ĉefurbo Sanao, kiuj mortigis almenaŭ 11 homojn kaj vundis 39 aliajn.

Anonima registara oficialulo diris al raportistoj, ke batalistoj de la grupo Houthi lanĉis furiozan kanonadon kontraŭ postenoj de la registara armeo en suda Hodeidah, kio kaŭzis perdojn al la registara armeo. Poste ili atakis garnizonejon de la registara armeo, estigante intensan batalon inter la du flankoj.

Proparolanto de prisana departemento sub la grupo Houthi diris, ke lernejo en orienta Sanao estis trafita de aeratako, kaj estis mortigitaj almenaŭ 50 homoj, plejparte knabinoj. La saud-arabia novaĵ-televido raportis, ke batalaviadiloj de la multlanda armeo kelkfoje atakis militajn celojn de la grupo Houthi en orienta kaj suda Sanao.

La libia Ministerio pri Sano diris, ke la nombro de homoj mortigitaj en la konfliktoj proksime al la libia ĉefurbo Tripolo inter la armeo de la libia registaro de nacia unuiĝo kaj la orientaj armitaj fortoj "nacia armeo".

La ministerio pri sano diris, ke laŭ informoj de la centra operaciejo de la ministerio, 21 homoj estis mortigitaj kaj 27 aliaj vunditaj.

La "nacia armeo", gvidata de Khalifa Haftar, ĵaŭde komencis militan kampanjon por transpreni okcidentan Libion, precipe Tripolon, kie estas la registaro apogata de la UN.

La Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo, oficiala novaĵ-agentejo de Irano, raportis, ke la Irana Islama Revolucia Gvardio dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke se Usono enlistigos ĝin kiel terorisman grupon, ĝi komencos reprezalion.

Kelkaj okcidentaj amaskomunikiloj raportis lastatempe, ke la usona registaro intencas difini la Iranan Islaman Revolucian Gvardion kiel terorisman grupon. Ĝenerala komandanto de la Irana Islama Revolucia Gvardio, Mohammad-Ali Jafari, diris en deklaro, ke se Usono faros tion, la nacia sekureco de Irano estos minacata, kaj la Irana Islama Revolucia Gvardio komencos reprezalion.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov diris dimanĉe, ke la tralikiĝo de la "Jarcenta Interkonsento" de usona prezidento Donald Trump pri la mez-orienta paco estas maltrankviliga.

Lavrov diris tion dum komuna gazetara konferenco kun jordania ministro pri eksterlandaj aferoj Ayman Safadi en Amano. Li diris, ke Rusio ne havas informojn pri la interkonsento, sed la tralikiĝo de iuj ĝiaj detaloj estas maltrankviliga.

Lavrov diris, ke disvolviĝo de la palestina demando estas maltrakviliga al Rusio, kaj la internacia komunumo devas sin devontigi al la araba paca iniciato kaj al ĉiuj rilataj rezolucioj de la UN. Li diris al raportistoj, "Ĉiuj unuflankaj provoj ne povas konduki al iu ajn bona rezulto. Ni zorgas pri la usonaj decidoj pri Golan-Altaĵo kaj Jerusalemo kaj la negativaj usonaj provoj, inkluzive de la tiel nomata Jarcenta Interkonsento."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin