Komitato de 100 festis sian 30an datrevenon en Usono

(GMT+08:00) 2019-04-08 14:45:08     Redaktoro:Yu

De la 5a ĝis la 7a de aprilo en Nov-Jorko, la Komitato de 100, la organizo konsistanta el elitoj de ĉindevenaj usonanoj, okazigis sian jaran kunvenon kaj festis la 30an datrevenon de sia fondo. Personoj el diversaj rondoj de Ĉinio kaj Usono diskutis pri rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj perspektivo de duflanka kunlaboro en diversaj kampoj ĉirkaŭ la temo "Usono kaj Ĉinio: Novaj Vizioj".

Huang Ping, ĝenerala konsulo de Ĉinio al Nov-Jorko, dankis la Komitaton de 100 pro ĝiaj klopodoj en la pasintaj 30 jaroj por la amikeco inter Ĉinio kaj Usono. Huang diris, ke Ĉinio kaj Usono ankoraŭ estas ligitaj per fortaj komunaj interesoj kaj respondecoj, kaj malgraŭ ĉiuj diferencoj, la du landoj estas pli interdependaj ol iam ajn antaŭe. La ĝusta maniero por traktado de malkonsentoj inter la du landoj estas dialogo. La evoluado de Ĉinio kreos pli da oportunoj por Usono.

Maurice R. Greenberg, fama usona entreprenisto, gajninto de Ĉina Amikeca Medalo pri Reformo, diris en la gazetara konferenco, ke li estas pozitiva pri la estonteco de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio. Li akcentis, ke la du landoj devas transponti malkonsentojn kaj plu labori kune por fari la mondon pli sekura.

La Komitato de 100, kun ĉirkaŭ 150 membroj, kiuj estas usonaj ĉindevenaj gvidantoj en komerco, registaro, akademio kaj arto, celas faciligi duflankan komunikadon kaj reciprokan komprenon, por akceli la partoprenon de ĉiuj ĉinaj usonanoj en usona socio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin