En la flughaveno Li diris, ke Ĉinio kaj Eŭropo estas du grandaj fortoj, du grandaj marketoj kaj tutmondaj partneroj. En la venonta kunveno la du partioj interŝanĝos opiniojn pri interrilatoj kaj demandoj de komunaj interesoj, surbaze de la spirito de reciproka respekto, egala kunsultiĝo kaj kunlaboro, reciproka profito kaj kumuna gajno. Li deziris, ke la du partioj atingu pli da unuanimeco pri pragmata kunlaboro, puŝu la duflankan investan interkonsenton por esenca progreso, plu riĉigu la enhavon de la ampleksa strategia partnereco, kaj daŭrigu la marŝon de la duflankaj rilatoj al pli alta nivelo, pli vasta kampo kaj pli granda profundo.
Li montris, ke Ĉinio ĉiam subtenas integriĝon de la eŭropaj landoj, subtenas solidarecon kaj fortiĝon de la EU, kaj subtenas la eŭropan rolon en internaciaj aferoj. Ĉinio volas kun Eŭropo fortigi konsultiĝon kaj kunlaboron en internaciaj aferoj, konservi la multflankecon kaj liberan komercon, altigi tutmondecon kaj strategiecon de la duflanka rilatoj, kaj kontribui al la paco, stabileco kaj prospero de la tuta mondo.