Li Keqiang atingis Kroation por oficiala vizito kaj kunveno

(GMT+08:00) 2019-04-10 12:39:45     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde atingis Kroation por oficiala vizito al la lando kaj la oka kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj.

Li estas la unua ĉina ĉefministro, kiu vizitas Kroation, de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj antaŭ 27 jaroj.

La ĉefministro diris, ke li ĝojas viziti la belan landon, aldonante, ke Ĉinio kaj Kroatio havas profundan tradician amikecon, kaj la duflankaj rilatoj stabile disvolviĝis surbaze de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito, kun grava trarompo de kunlaboro en diversaj kampoj, kio alportis efektivajn profitojn al ambaŭ flankoj.

Li montris, ke la kunlabora mekanismo inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj havis fortan viglecon kaj akiris pozitivajn rezultojn en ekonomio, komerco, investo, financo, infrastrukturo, agrikulturo kaj interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj. La mekanismo de interregiona kunlaboro liveras novan vojon por kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Li diris, ke Ĉinio volas labori kun 16 centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, laŭ principoj de egaleco kaj konsiliĝo, reciproka profito, malfermo kaj inkluzivo, kaj kun pragmata kaj novigema spirito, por fari la kunlaboran mekanismon grava platformo por integriĝo de la iniciato Zono kaj Vojo kun strategio de la EU pri interligo inter Eŭropo kaj Azio kaj injekti novan impulson en disvolvadon de rialtoj inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj la integriĝan procezon de Eŭropo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin