Novaĵoj (Aprilo 10)

(GMT+08:00) 2019-04-10 17:36:31     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de aprilo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke okazis la 21a pintkunveno de Ĉinio kaj la EU; Usono minacas aldoni tarifojn sur produktojn importitajn el EU. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde posttagmeze en la ĉefstabejo de la Eŭropa Konsilio prezidis la 21an pintkunvenon de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker.

La du partioj pozitive taksis riĉajn fruktojn de la duflankaj rilatoj en diversaj kampoj kaj unuanime opiniis, ke Ĉinio kaj la EU havas vastajn komunajn interesojn en pragmata kunlaboro. Ambaŭ havas saman starpunkton pri konservo de multflankeco kaj malferma ekonomio, kaj opono kontraŭ protektismo kaj unuflankeco. La du flankoj havas komunan celon por kompletigi tutgloban regadon, konservi pacon kaj stabilecon. Strategia kontakto kaj kunlaboro de la du stabilaj fortoj kaj la du ĉefaj ekonomioj estas tre gravaj. Ambaŭ devas persisti en la ĉefa direkto de kunlaboro kaj en la principo de dialogo kaj konsultiĝo por plu puŝi la duflankajn rilatojn al stabila kaj sana disvolvado, ĉar tio utilas al fundamentaj kaj longperiodaj interesoj.

La du partioj reasertis, ke ambaŭ klopodos por profundigi la kvar flankojn de la partnereco de paco, kresko, reformo kaj civilizacio kaj akcelos plenumon de la kunlabora tagordo post 2020. La du partioj promesis subteni multflankecon, respekti fundamentan principon de internaciaj leĝoj kaj internaciaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ĉe la kerno, strikte persisti en sistemo de multflanka komerco, bazita sur regularo de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) kaj fortigi dialogon kaj kunlaboron en reformado de la MOK.

La du partioj konsentis, ke ambaŭ promesas pli vastan, pli liberan kaj pli justan merkataliron. Ĉinio kaj la EU akcelos progreson de sia intertraktado por atingi altnivelan interkonsenton pri investo en 2020. La du flankoj konfirmis tagordon de interkonsento pri teknika kunlaboro por fortigi kunlaboron pri scienca esploro kaj novigado, kaj bonvenis unuanimon pri interkonsento koncerna al geografia identigo antaŭ tiu ĉi jarfino.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker kune renkontiĝis kun raportistoj post la 21a pintkunveno de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU).

la gvidantoj konigis la fruktojn de la konveno kaj montris, ke kiel du grandaj fortoj por konservado de paco, prospero kaj evoluo de la mondo, Ĉinio kaj Eŭropo devas fortigi kunlaboron kaj vastigi komunajn interesojn por profitigi la du popolojn. La komuna deklaro estas riĉa frukto, kiu reflektas la maturiĝon kaj altan nivelon de la ĉina-eŭropa ampleksa partnereco kaj konfirmas la direkton de la laboro pri duflankaj rilatoj en la estonteco.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde diris, ke Ĉinio volas grandigi importojn de belgaj produktoj kun alta aldonvaloro por kontentigi postuladojn de la ĉina merkato. Li faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun belga ĉefministro Charles Michel. Li invitis Belgion partopreni en la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiu okazos novembre en Ŝanhajo.

Michel diris, ke Belgio donas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj volas plifortigi komunikadon kaj dialogon kun Ĉinio kaj profundigi kunlaboron pri komerco, agrikulturo kaj ŝipoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde atingis Kroation por oficiala vizito al la lando kaj la oka kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj.

La ĉefministro diris, ke li ĝojas viziti la belan landon, aldonante, ke Ĉinio kaj Kroatio havas profundan tradician amikecon, kaj la duflankaj rilatoj stabile disvolviĝis surbaze de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito, kun grava trarompo de kunlaboro en diversaj kampoj, kio alportis efektivajn profitojn al ambaŭ flankoj.

Li montris, ke la kunlabora mekanismo inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj havis fortan viglecon kaj akiris pozitivajn rezultojn en ekonomio, komerco, investo, financo, infrastrukturo, agrikulturo kaj interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj. La mekanismo de interregiona kunlaboro liveras novan vojon por kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Marde inaŭguriĝis la 22a Mostara Internacia Ekonomia Foiro en Bosnio-Hercegovino. Ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis gratulon al ĝi. Li diris, ke rilatoj inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, inkluzive de Bosnio-Hercegovino, bone disvolviĝis dum longa perido. La du partioj elvolvis siajn proprajn komplementajn avantaĝojn per la platformo de "kunlaboro de 16+1" kaj aliaj mekanismoj, kaj kondukis pragmatan kunlaboron. Ĉinio volas labori kune kun tiuj landoj por larĝigi dudirektan malfermon, akceli duflankan komercon, plialtigi nivelon de ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj profitigi la du popolojn.

Usona prezidento Donald Trump diris marde en la socia komunikilo Twitter, ke la Monda Organizo pri Komerco rimarkis, ke subvencio liverita de la Eŭropa Unio (EU) al la kompanio Airbus havas negativan influon sur Usonon, kaj la usona flanko aldonos tarifojn sur importitajn eŭrop-uniajn produktojn kun la valoro de 11 miliardoj da usonaj dolaroj.

La irana oficiala Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo marde raportis, ke la Irana Atom-Energia Organizo tiutage oficiale komencis la instaladon de centrifugiloj de la tipo IR-6.

La raporto diris, ke prezidento Hassan Rouhani ordonis la Iranan Atom-Energian Organizon instali centrifugilojn de la tipo IR-6 en la urani-riĉiga instalaĵo Natanz en centra Irano. Post la instalado, la centrifugiloj eltenos serion da provoj. Rouhani gratulis la atom-energian organizon, dirante, ke la sukceso de tiuj centrifugiloj estas granda atingo de la lando.

Brita ĉefministro Theresa May marde vizitis Germanion por diskuti kun sia germana paralelulo Angela Merkel pri malfruigo de la retiro de Britio el la Eŭropa Unio antaŭ la urĝa pintkunveno de la EU.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin