Venezuelo reasertis sian retiron el Organizo de Amerikaj Ŝtatoj

(GMT+08:00) 2019-04-10 15:50:49     Redaktoro:Yu

La venezuela registaro marde publikigis avizon, dirante, ke ĝi kondamnas la nomunon de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj pri Gustavo Taray kiel venezuela reprezentanto komisiita de la opozicio kaj reasertas, ke Venezuelo sin retiros el la organizo en la 27a de marto laŭ la decido farita antaŭ du jaroj.

La avizo diris, ke la nomumo malobservis internacian leĝon kaj la ĉarton de la organizo. Ĝi aldonis, ke la organizo kiel multflanka institucio adoptis la decidon spite al la opono de la venezuela registaro, kio signifas, ke ĝi agnoskas la puĉon de la 23a de januaro 2019.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin