Usona kaj egipta prezidentoj diskutis pri situacio en Libio

(GMT+08:00) 2019-04-10 18:52:26     Redaktoro:Yu

Marde en la Blanka Domo usona prezidento Donald Trump renkontiĝis kun vizitanta egipta prezidento Abdel Fattah al-Sisi. La du flankoj diskutis pri la situacio en Libio kaj aliaj demandoj.

La Blanka Domo publikigis deklaron post ilia renkontiĝo, dirante, ke Trump kaj al-Sisi diskutis pri la nova disvolviĝo de la situacio en Libio kaj pri la Islamana Frateco kaj opiniis, ke demandoj devas esti solvitaj per konsiliĝo.

Trump diris al raportistoj antaŭ ilia renkontiĝo, ke li opinias, ke rilatoj inter Usono kaj Egiptio estas en la plej bona periodo de sia historio. Li laŭdis Egiption pro ĝiaj atingoj en la batalo kontraŭ terorismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin