Fokusoj de la Semajno (Apr. 12)

(GMT+08:00) 2019-04-12 09:32:55     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Marde en Bruselo, ĉina ĉefministro Li Keqiang kunprezidis la 21an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, kaj komuna deklaro estis publikigita en la kunveno. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke la komuna deklaro montris, ke diverĝoj inter Ĉinio kaj Eŭropo tute povas esti konvene solvitaj per dialogo kaj konsiliĝo, kio reflektas altan nivelon de la ampleksa strategia partnereco inter la du flankoj. Lu diris, ke la ĉina flanko volas labori kune kun la eŭropa flanko por efektivigi konsentojn atingitajn en la kunveno, senĉese puŝi la duflankan kunlaboron al nova nivelo kaj plu kontribui por paco kaj disvolvado de la mondo.

Lu aldonis, ke la du flankoj pozitive taksis progreson de la interrilatoj en diversaj kampoj kaj unuanime opiniis, ke Ĉinio kaj la EU havas vastajn komunajn interesojn en profundigo de pragmata kunlaboro, komunan pozicion en protekto de multflankeco kaj malferma ekonomio kaj opono kontraŭ protektismo kaj unuflankeco, kaj ankaŭ komunan celon en plibonigo de tutmonda regado kaj konservado de paco kaj stabileco de la mondo. Li akcentis, ke longperioda sana kaj stabila disvolvado de la duflankaj rilatoj konformas al la fundamentaj kaj longperiodaj interesoj de ambaŭ flankoj kaj havos gravan pozitivan influon sur la mondon.

Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk diris merkrede en noktomeza gazetara konferenco post speciala pintkunveno de la Eŭropa Unio (EU), ke gvidantoj de la ceteraj 27 membroj de la EU konsentis pri fleksebla prokrasto de la retiro de Britio el la EU ĝis la 31a de oktobro.

Tusk diris, ke tio signifas, ke Britio havas pliajn ses monatojn por trovi la plej bonan eblan solvon.

Deklaro publikigita de la EU post maratona nepublika intertraktado diris, ke tia prokrasto devas esti daŭrigita, nur kiam ĝi estas necesa, kaj ĉiuokaze ĝi ne devas esti pli longa ol ĝis la 31a de oktobro. La deklaro aldonis, ke se la retira interkonsento estus ratifita de ambaŭ partioj antaŭ ĉi tiu dato, la retiro okazos en la unua tago de la sekvanta monato.

La EU substrekis, ke se Britio ankoraŭ estus membro de la unio, kaj se ĝi ne povus ratifi la retiran interkonsenton antaŭ la 22a de majo, ĝi devos okazigi la elektojn al la Eŭropa Parlamento, alie la retiro okazos en la 1a de junio.

Lastatempe dum sia ĉeesto al kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN, franca kaj germana ministroj pri eksterlandaj aferoj kune proponis establi "aliancon de multflankeco" kaj planis oficiale iniciati la establon dum la 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN en septembro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris lunde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio delonge estas firma protektanto, subtenanto kaj praktikanto de multflankeco. Sub la nuna situacio kun profunde disvolviĝantaj ekonomia tutmondiĝo kaj monda plurpolariĝo kaj pliiĝantaj tutmondaj defioj, la mondo pli bezonas multflankecon ol iam ajn antaŭe. Li akcentis, ke Ĉinio subtenas pozitivajn klopodojn de la internacia komunumo, inkluzive de Francio kaj Germanio por protekto de multflankeco kaj volas labori kun ĉiuj partioj por protekti internacian ordon kaj internacian sistemon kun celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN ĉe la kerno, subteni multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj, kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe la kerno, persisti en multflankeco, akceli konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj bazitaj sur reciproka respekto, egaleco, justo kaj kungajna kunlaboro kaj kune konstrui la komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin