Ĉina ekonomio restas potenca motoro de monda ekonomio

(GMT+08:00) 2019-04-11 18:55:41     Redaktoro:Yu

Donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo en mardo montris, ke en marto, la ĉina konsumantara prezindico, la ĉefa mezurilo de inflacio, kreskis je 2,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj la produktista prezindico kreskis je 0,4%. Unu tagon antaŭe, la plej freŝa numero de Pespektivo de la Monda Ekonomio, periodaĵo de la Internacia Mona Fonduso, plialtigis sian anticipon pri la kresko de la ĉina ekonomio en 2019 ĝis 6,3%, tio etas pli alta je 0,1 procentpunkto ol la antaŭa anticipo. Ĉinio estis la ununura el la ĉefaj ekonomioj de la mondo, kies ekonomia kresko estis pli alte anticipita.

Tiaj rezultoj estas malfacile akirieblaj. Laŭ la juĝo de ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde kaj ĝia ĉefekonomikisto Gita Gopinath, la monda ekonomio estas en subtila momento. La plej freŝa numero de Pespektivo de la Monda Ekonomio montris, ke pro multaj faktoroj, kiel ekzemple la komerca streĉeco, monpolitiko, la retiro de Britio el la EU kaj regiona malkvieteco, la Internacia Mona Fonduso malaltigis sian januaran anticipon pri la kresko de la monda ekonomio en 2019, de 3,5% ĝis 3,3%. Ĝi prognozis, ke 70% de la tutmondaj ekonomioj kreskos pli malrapide. Ekzemple, la anticipo pri la kresko de la usona ekonomio estis malaltigita ĝis 2,3%, je 0,2 procentpunkto malpli alta ol la antaŭa anticipo, kaj la anticipoj pri la kresko de la eŭrozona ekonomio en 2019 kaj 2020 estis malaltigitaj je 0,3% kaj 0,2% respektive ĝis 1,3% kaj 1,5%.

Sed la ĉina ekonomio stabile kreskis. Ekde la lasta jaro, Ĉinio efektivigis serion da rimedoj por profundigi la reformon kaj larĝigi la malfermon. Krome, Ĉinio ankaŭ komencis grandskalan impost-redukton por malpezigi la ŝarĝon de entreprenoj kaj reduktis la negativan liston de merkata aliro por plibonigi la komercan medion.

Laŭ la plej freŝa anticipo de la Internacia Mona Fonduso, la ĉina ekonomio kreskos je 6,3% en 2019. La anticipo estas en la amplekso de la jara celo de 6% ĝis 6,5%, kiun starigis la ĉina registaro por la ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin