Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia slovena paralelulo Marjan Sarec

(GMT+08:00) 2019-04-12 12:30:04     Redaktoro:Xiao

Ĵaŭde posttagmeze en Dubrovnik de Kroatio, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia slovena paralelulo Marjan Sarec.

Li diris, ke Ĉinio volas sinergiigi la iniciaton Zono kaj Vojo kun la evoluigaj strategioj de Slovenio kaj akcelas kunlaboron en la kampoj de teknologia novigo, mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj.

Sarec diris, ke Slovenio kaj Ĉinio estas gravaj partneroj de kunlaboro en la tuta mondo. Slovenio volas pliigi kunlaboron en la kampoj de komerco, investo, teknologio kaj farmacio, kaj puŝi la duflankajn rilatojn por nova disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin