Ĉinio meritas esti stabiligilo de tutmonda komerco

(GMT+08:00) 2019-04-12 19:07:59     Redaktoro:Yu

Donitaĵoj vendrede publikigitaj de la Ĝenerala Administracio de Doganejoj montris, ke en la unua trimestro de 2019, la totala kvanto de la eksterlanda komerco de Ĉinio kalkuliĝis al 7,01 duilionoj da juanoj, kreskante per 3,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Dume, la eksportado kalkuliĝis al 3,77 duilionoj da juanoj, kreskante per 6,7%, kaj importado kalkuliĝis al 3,24%, kreskante per 0,3%. Estis tre malfacile, ke la eksterlanda komerco akiris tiajn rezultojn sub la internacia situacio, en kiu plialtiĝis komerca streĉeco kaj la kresko de la monda komerco malrapidiĝis. Tio montris grandan flekseblecon de la ĉina ekonomio kaj grandan potencialon de la ĉina merkato.

La eksterlanda komerco de Ĉinio prezentis karakterizaĵon de stabila kreskado kun pli alta kvalito. Unue, la komercaj partneroj de Ĉinio estas pli diversaj. Ekzemple en la unua trimestro, la komerco inter Ĉinio kaj Usono malkreskis je 11%, dum la eksportado de Ĉinio al la Eŭropa Unio, la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj kaj Japanio kreskis per 11,5%, 8,1% kaj 3,2% respektive, kaj precipe tiu al landoj laŭ la Zono kaj Vojo kreskis per 7,8%. Tio montris, ke la komerca kunlaboro de Ĉinio kun tiuj landoj fariĝis nova motoro de la eksterlanda komerco de Ĉinio. Due, la strukturoj de importitaj kaj eksportitaj produktoj estis optimumigitaj. Ekzemple la eksportado de iuj elektromekanikaj produktoj kun granda aldonvaloro subtenis bonan tendencon. En la unua trimestro, la eksportado de elektromekanikaj produktoj kreskis per 5,4%, kio montris avantaĝon de ĉina fabrikado en internacia konkurenco, dum la importado de konsumaĵoj kaj medicinaj aparatoj kreskis plej rapide, kio montris kontinuan altgradigon de la konsumado de ĉinoj. Krome, estas granda movforto por la kreskado de eksterlanda komerco. La eksportado de produktoj de privataj entreprenoj kreskis per 9,9%, kaj ili fariĝis la ĉefaj fortoj por la kresko de la eksterlanda komerco.

Antaŭ dek tagoj, la Monda Organizo pri Komerco malaltigis de 3,7% ĝis 2,6% sian anticipon pri la kresko de la monda komerco, tio estas la plej nova malalto de tri jaroj, konsidere pri eskalado de komercaj disputoj kaj akrigo de ekonomiaj necertecoj. Estis tre malfacile, ke la eksterlanda komerco de Ĉinio subtenis stabilan kreskon dum plialtigo de la kvalito sub tia situacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin