Ĉinio konservas rilatojn kun Sudano

(GMT+08:00) 2019-04-12 19:21:09     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris vendrede en regula gazetara konferenco, ke kiel ajn la situacio en Sudano ŝanĝiĝos, Ĉinio plu konservos kaj disvolvos amikajn kunlaborajn rilatojn kun Sudano.

Sudana ministro pri defendo Awad Mohamed Ahmed Ibn Auf ĵaŭde anoncis la eksigon de sudana prezidento Omar al-Bashir kaj la registaro, deklaris krizostaton de la lando por tri monatoj kaj ĵuris enoficiĝon kiel estro de la transira milita konsilio, kiu laŭ li administros la landon dum dujara transira periodo.

Lu diris, ke Ĉinio ĉiam sekvas la principon de ne-interveno en la internajn aferojn de aliaj landoj kaj kredas, ke Sudano kapablas trakti siajn internajn aferojn kaj protekti naciajn pacon kaj stabilecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin