Posttagmeze de la 12a de aprilo laŭ la loka tempo, post kiam la ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis en Dubrovnik la 8an renkontiĝon de gvidantoj el Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj, li kune kun la bulgara ĉefministro Boyko Borissov kaj la kroata ĉefministro Andrej PLENKOVIĆ faris prezidon super la inaŭguriĝo de la "Centro de Tutplaneda Partnereco 16 + 1", deklarante, ke la "Centro de Tutplaneda Partnereco 16 + 1" oficiale fondiĝis.
La "Centro de Tutplaneda Partnereco 16 + 1" estas la grava frukto inspirita en la pasintjara renkontiĝo en Sofio kaj ankaŭ la nova elpaŝo kadre de la "Kunlaboro 16 + 1". La "Centro de Tutplaneda Partnereco 16 + 1" servas kiel pense konsulta institucio, neoficiala kaj neprofita, kaj liveros garantion por duflanka kunlaboro en komerco kaj investo kaj politikon, leĝan konsulton kaj intelektan certigon por evoluigi la "Kunlaboron 16 + 1".