Li Keqiang intervidiĝis kun la rumana ĉefministro Viorica Dăncilă

(GMT+08:00) 2019-04-13 17:19:44     Redaktoro:Xiong

La 12an de aprilo laŭ la loka tempo, en Dubrovnik, la ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis la rumana ĉefministro Viorica Dăncilă.

Li Keqiang diris, ke ĉi-jare estas la 70a datreveno de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rumanio. Ĉinio volas kune kun Rumanio disvolvi kunlaboron en diversaj niveloj kaj multaj kampoj kaj movi la duflankajn rilatojn al nova ŝtupo. Li Keqiang emfazis, ke en la kadro de la kunlaboro inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Rumanio kaj fari pli grandan kontribuon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Viorica Dăncilă diris, ke Rumanio kaj Ĉinio ĉi-jare festos la 70-jariĝon de la dulandaj diplomatiaj rilatoj. Rumanio esperas teni alttavolan dialogon de la du partioj, aktive antaŭenigi duflankan efikan kunlaboron en ekonomio, komerco, investo, agrikulturo, medicino kaj aliaj kampoj, kaj plumarŝigi la dulandajn rilatojn antaŭen.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin