Sudana armeo proklamis renversi la regpotencon de Omar al-Bashir

(GMT+08:00) 2019-04-13 17:58:18     Redaktoro:Xiong

La 11an de aprilo Awad Mohamed Ahmed Ibn Auf, la sudanan ministro pri defendo, proklamis renversi la regpotencon de la prezidento Omar al-Bashir. Por tio Unuiĝintaj Nacioj, Rusio, Usono, Turkio kaj aliaj internaciaj organizoj kaj landoj esperis, ke la sudanaj partioj tenu sin paciencaj kaj solvu la problemon per dialogaj kaj pacaj rimedoj.

Ibn Auf faris televidan paroladon en la 11a de aprilo. Li proklamis renversi la regpotencon de la prezidento Omar al-Bashir, kaj ke la lando restu en kriza stato. Li diris, ke Omar al-Bashir jam estas arestita kaj nun en sekura loko. Li proklamis ankaŭ fondi militan komisionon, kiu mastrumos la landon dum la dujara transiro. Ibn Auf jam en tiu tago ĵure prenis sur sin la prezidantecon de la komisiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin