La 14an de aprilo en Melburno okazis evento de pafado, kaj multaj homoj vundiĝis.
Tiutage la polico de la ŝtato Viktorio en la novaĵa bulteno diris, ke je ĉ. 3a horo, matene de la 14a de aprilo, ekster noktamuzejo en la kvartalo Prahan, Melburno, okazis pafado, kaj policanoj kaj porkrizaj savistoj hastis surloken por fari traktadon.
Laŭraporte, estis kvar homoj, kiuj estis portitaj al hospitalo. Du el ili vundiĝis serioze. Ĝis nun la polico arestis ankoraŭ neniun suspektaton.