Fondiĝis "Esplora Centro pri Ĉinio" en Irano

(GMT+08:00) 2019-04-16 09:01:03     Redaktoro:Selena

En la 14a de aprilo en Teherano, okazis ceremonio por fondiĝo de la "Esplora Centro pri Ĉinio", kiu estas proponita de Ŝanhaja Universitato pri Internacia Studado kaj irana ALLAMEH TABATABA'I Universitato. Tio signifas, ke oficiale fondiĝis la unua "Esplora Centro pri Ĉinio" en Irano.

Zhang Feng, vicestro de la Ŝanhaja Universitato pri Internacia Studado, diris en la ceremonio, ke la du universitatoj konsentas fondi "Esploran Centron pri Ĉinio" kaj "Esploran Centron pri Irano" por konigi sian propran kulturon unu al la alia kaj liveri al ambaŭ platformojn pri studado kaj kunlaboro por kleruloj de la du universitatoj. Zhang Feng ankaŭ diris, ke fondiĝo de la "Esplora Centro pri Ĉinio" havas gravan signifon, ĉar tio estas la unua esplorcentro, kiu kuraĝigos dulandajn klerulojn fari esplorojn pri pasinteco kaj la nuna stato, profundigi konon kaj komprenon kaj liveri akademian proponon por konstruado de la silka vojo.

GHOLAMALI CHEGNIZADEH, estro de la "Esplora Centro pri Ĉinio" diris en sia parolado en la ceremonio, ke Irano fondis la centron pro jenaj tri konsideroj: la unua estas, ke en pasintaj kvin jaroj, la irana registaro pliigis konsideron pri Ĉinio en siaj diplomatiaj kaj strategiaj decidoj kaj fondiĝo de la centro celas liveri proponon al diplomatiaj decidoj de la registaro; la dua estas, ke la internacia socio spertas novajn ŝanĝiĝojn, kaj ĉiuj akademiaj esploroj pri internacia politiko donas specialan atenton al Ĉinio, tial la Universitato ALLAMEH TABATABA'I celas plifortigi esploron pri Ĉinio per la centro; la tria estas, ke la situacio de Okcidenta Azio havas novajn ŝanĝiĝojn, kaj oni esperas, ke Ĉinio ludos gravan rolon en la regiono, kaj tio estas unu el kialoj por fondi la centron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin