Terura fajro okazis en Notre-Dame de Parizo

(GMT+08:00) 2019-04-16 11:35:59     Redaktoro:Yu
Pariza urbestro Anne Hidalgo diris, ke incendio eksplodis lunde posttagmeze en la katedralo Notre-Dame en centra Parizo, kaj nun fajrestingistoj daŭre batalas por subigi la fajron.

Hidalgo diris en la socia komunikilo Twitter, ke terura fajro okazas en Notre-Dame de Parizo, kaj fajrobrigadistoj provas regi la flamojn. Ŝi aldonis, "Ni mobilizas loke en strikta kunlaboro kun la Diocezo de Parizo. Mi invitas ĉiujn respekti la sekurecan perimetron."

Pariza vicurbestro diris, ke spajro de la katedralo Notre-Dame poste disfalis en la grandega fajro.

Enreta videaĵo montris densan fumon el la pinto de la katedralo, grandegajn flamojn inter ĝiaj du sonorilturoj kaj detruitan monumentan tegmenton.

Laŭ lokaj amaskomunikiloj, la fajro, kiu eksplodis je ĉirkaŭ la 17a horo laŭ loka tempo, eble estas ligita al renovigaj laboroj efektivigataj en la mezepoka katedralo, unu el la turistaj cellokoj de la ĉefurbo. Ankoraŭ neniuj viktimoj estis raportitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin