Novaĵoj (Aprilo 16)

(GMT+08:00) 2019-04-17 16:16:39     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi faris inspekt-vojaĝon en Chongqing; Forumo de la UN urĝas akceli reformon de multflanka komerca sistemo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping faris inspekt-vojaĝon lunde en la municipo Chongqing. Li vizitis elementan lernejon, vilaĝon kaj kamparan familion por informiĝi pri reduktado de malriĉeco kaj traktado de seriozaj problemoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi okazigis intertraktadon kun japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono en Pekino lunde.

Wang diris, ke la pliboniga procezo de ĉina-japanaj rilatoj restas en sia komenca stadio, kaj sub la gvidado de la principoj konfirmitaj en la kvar ĉina-japanaj politikaj dokumentoj kaj grava interkonsento atingita de gvidantoj de la du landoj, necesas por ambaŭ flankoj fortigi interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj kaj plibonigi politikan reciprokan fidon por certigi, ke duflankaj rilatoj ĉiam iru sur la ĝusta vojo. Wang aldonis, ke Ĉinio bonvenigas la japanan flankon sendi altnivelan delegacion ĉeesti la duan Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kiu okazos en Pekino en la fino de aprilo.

Taro Kono diris, ke la japana flanko observos kaj plenumos la kvar politikajn dokumentojn de la du landoj kaj prenos konkretajn agojn por efektivigi la politikan konsenton esti kunlaboraj partneroj anstataŭ minaci unu la alian.

Ili ankaŭ konsentis rekomenci la vojaĝ-studan programon por japanaj studentoj al Ĉinio.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres diris lunde, "Ni bezonas pli da mono por efektivigi la celojn de daŭripova disvolvado."

Guterres faris la alvokon en sia inaŭgura parolado en la forumo pri financado por disvolvado, okazigita de Ekonomia kaj Socia Konsilio. Li emfazis la gravecon de financado por efektivigo de la celoj de daŭripova disvolvado kaj la Pariza Interkonsento.

Li diris, ke 2019 estas decida jaro por efektivigo de la celoj de daŭripova disvolvado kaj la Pariza Interkonsento, kaj ĝis nun ĉi tiuj taskoj ne povas egalpaŝi kun la tempo kaj alfrontas gravajn defiojn kaj evoluajn riskojn. Li rimarkigis, ke neegala kresko, altiĝanta ŝuldnivelo, ebla akriĝo de financa fluktuado, kaj pliigita tutmonda komerca streĉeco komplikas la efektivigon de la celoj de daŭripova disvolvado.

Laŭ Guterres, lastatempa studo de la Internacia Mona Fonduso trovis, ke evoluantaj landoj alfrontas averaĝan jaran financan mankon de ĉirkaŭ 2,6 miliardoj da usonaj dolaroj da investo en sano, edukado, vojoj, elektro, akvo kaj sanitaraj instalaĵoj.

Registaraj oficialuloj kaj fakuloj ĉeestantaj la forumon alvokis intensigi la reformon de multflanka komerca sistemo.

Liu Zhenmin, ĝenerala vicsekretario de la UN pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj, prezentis en la forumo rezultojn de la raporto de interinstitucia laborteamo por 2019. La raporto montris, ke en la lasta jaro pliiĝis la streĉeco de internacia komerco, kaj la Monda Organizo pri Komerco kaj ĝia disput-kvietiga mekanismo alfrontis minacojn, kio alportis gravan malsupreniran riskon al la monda ekonomio. Li akcentis, ke fronte al tiuj defioj, la internacia komunumo devas serĉi solvojn en la multflanka komerca kadro. Li aldonis, ke la tuta mondo alfrontas pluroblajn ekonomiajn riskojn, inkluzive de malrapidiĝo de ekonomia kresko kaj pliiĝo de ŝuldrisko, kaj iuj landoj alfrontas grandan elfluadon de kapitalo.

Dmitri Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, diris lunde, ke preparo estas farata por renkontiĝo inter prezidento Vladimir Putin kaj la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un.

La rusa ĵurnalo Komercisto citis la paroladon de Peskov en sia raporto, ke rilata diskuto daŭris jam iom da tempo, kaj la rusa flanko informos la gazetaron pri tio post fikso de dato kaj loko por la renkontiĝo. Estis alia raporto, ke la renkontiĝo inter gvidantoj de Rusio kaj la KDPR eble okazos en Vladivostoko en la proksima estonteco.

La brazila Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis lunde, ke Brazilo oficiale sin retiras el la Unio de Sud-Amerikaj Nacioj.

La ministerio diris en avizo, ke en aprilo de 2018, la registaroj de Brazilo, Argentino, Ĉilio, Kolombio, Paragvajo kaj Peruo decidis portempe ĉesigi la partoprenon en agadoj de la Unio de Sud-Amerikaj Nacioj pro tio, ke delonge en la mekanismo estas krizoj, kaj tia stato ankoraŭ ne ŝanĝiĝis ĝis nun.

La avizo diris ankaŭ, ke en la 22a de marto, Brazilo, Argentino, Ĉilio, Kolombio, Ekvadoro, Gujano, Paragvajo kaj Peruo subskribis deklaron, anoncante establon de la Forumo por la Progreso de Sud-Ameriko por anstataŭi la Union de Sud-Amerikaj Nacioj. La nova forumo kun pli fleksebla strukturo havas klarajn regulojn kaj mekanismon de rapida decidfaro.

Ĉina ambasadoro al Sudano, Ma Xinmin, lunde renkontiĝis kun prezidanto de la sudana transira milita konsilio Abdel-Fattah Al-Burhan. La lasta esprimis la esperon levi sudana-ĉinajn rilatojn al la nova nivelo dum stabila transiro.

Ma diris, ke la ĉina flanko donas grandan atenton al la situacio en Sudano, kaj esperas, ke la situacio tendencos al stabileco. Li akcentis, ke la ĉina flanko persistas ĉe la opinio, ke iu ajn lando kaj internacia organizo devas respekti la nacian suverenecon kaj politikan sendependecon de Sudano, sed ne interveni en la internajn aferojn. Li kredis, ke la sudana flanko havas kapablon kaj saĝon konvene trakti siajn internajn aferojn, kaj konservi pacon kaj stabilecon de la lando. Li esperis, ke la sudana flanko protektos pacon kaj interesojn de ĉinaj civitanoj kaj institucioj en la lando.

Burhan alte taksis amikajn rilatojn inter Sudano kaj Ĉinio kaj dankis Ĉinion por ĝiaj longtempaj valoraj kaj sindonaj helpoj. Li promesis, ke lia lando alte ŝatas sian strategian partnerecon kun Ĉinio, ĉar la duflankaj rilatoj enradikiĝis en la koroj de la du popoloj.

Pariza urbestro Anne Hidalgo diris, ke incendio eksplodis lunde posttagmeze en la katedralo Notre-Dame en centra Parizo, kaj nun fajrestingistoj daŭre batalas por subigi la fajron.

Hidalgo diris en la socia komunikilo Twitter, ke terura fajro okazas en Notre-Dame de Parizo, kaj fajrobrigadistoj provas regi la flamojn. Ŝi aldonis, "Ni mobilizas loke en strikta kunlaboro kun la Diocezo de Parizo. Mi invitas ĉiujn respekti la sekurecan perimetron."

Pariza vicurbestro diris, ke spajro de la katedralo Notre-Dame poste disfalis en la grandega fajro.

Enreta videaĵo montris densan fumon el la pinto de la katedralo, grandegajn flamojn inter ĝiaj du sonorilturoj kaj detruitan monumentan tegmenton.

Laŭ lokaj amaskomunikiloj, la fajro, kiu eksplodis je ĉirkaŭ la 17a horo laŭ loka tempo, eble estas ligita al renovigaj laboroj efektivigataj en la mezepoka katedralo, unu el la turistaj cellokoj de la ĉefurbo. Ankoraŭ neniuj viktimoj estis raportitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin