Trafika akcidento mortigis 28 homojn en Portugalio

(GMT+08:00) 2019-04-18 13:19:58     Redaktoro:邱杰明
Trafika akcidento mortigis 28 homojn en Portugalio

Portugalaj amaskomunikiloj raportis, ke merkrede en la insulo Madeira trafika akcidento trafis turisman buson, kiu portis 55 germanajn turistojn, mortigante 28 turistojn kaj vundante multajn aliajn.

Laŭ la raporto, la buso falis sur la montdeklivon. Inter la mortintoj estis 11 viroj kaj 17 virinoj, ĉiuj germanoj. La ŝoforo kaj turisma gvidisto estis vunditaj. Ĉiuj vunditoj estis senditaj al hospitalo.

La portugala televido diris, ke prezidento Marcelo Rebelo de Sousa esprimis sian funebron pri la mortintoj, kaj ordonis al la aera armeo transporti vunditojn per aviadiloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin