Popola frapkopiistino reproduktas antikvajn memorojn

(GMT+08:00) 2019-04-22 08:40:11     Redaktoro:Xiong

La 18an de aprilo sinjorino Shi Rongzhen estis frapkopianta lapidaran surskribon en sia kabineto, kiu situas en la strato Ningrong de la gubernio Zhengding, Shijiazhuang. Ŝi estas kamparanino. En la lasta jardeko de la 20a jarcento ŝi komencis, kun hobio, kolekti epitafojn kaj proprietaktojn el ŝtono (tiu proprietakto por tero kunenterigita kun la mortinto por indiki, ke la tombo apartenas al li kaj aliaj ne rajtas ĝin uzi kun ia ajn celo) kaj lerni tiun tradician arton – frapkopiadon. Nun ŝi jam havas pli ol dek mil frapkopiaĵojn faritajn de si mem, kaj intertempe kolektas ĉe si ĉirkaŭ kvar cent epitafojn kaj subskribojn sur ŝtono, briko, tegolo kaj aliaj.

Frapkopio estas farata.

Sinjorino Shi Rongzhen en sia kabineto.

La jam farita frapkopio.

La epitafo estas frapkopiata.

(La fotoj faritaj de Chen Qibao el la novaĵagentejo Xinhua)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin