Widodo kaj Prabowo ambaŭ deklaris gajnon de prezidenta elekto

(GMT+08:00) 2019-04-19 13:55:11     Redaktoro:Yu

Balotado de la indonezia prezidenta elekto finiĝis merkrede en kvieto. Nuna prezidento Joko Widodo kaj eksa generalo Prabowo Subianto ambaŭ deklaris sian gajnon de la prezidenta elekto ĵaŭde.

Widodo diris en Ĝakarto, ke laŭ la rezultoj de rapida kalkulado de 12 opinisondaj institucioj, li gajnis 54,5% da voĉoj. Li aldonis, ke li atendas la oficialan rezulton de la indonezia elekt-komitato, kaj esperas, ke la kalkulado de voĉoj estos finita kiel eble plej baldaŭ.

Ankaŭ Prabowo diris tiutage, ke laŭ la rezultoj de aliaj opinisondaj institucioj, li gajnis la prezidentan elekton, kaj ke li dankas siajn subtenantojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin