Siria Assad akceptis rusan delegacion pri astana kunveno

(GMT+08:00) 2019-04-20 16:19:17     Redaktoro:Yu
 Siria prezidento Bashar al-Assad vendrede akceptis rusan delegacion, kiu iris tien de Saud-Arabio.

Ŝtata novaĵ-agentejo SANA diris, ke la siria gvidanto akceptis la delegacion gvidatan de Aleksandro Lavrentiev, speciala sendito de rusa prezidento Vladimir Putin por Sirio.

La renkontiĝo tuŝis la venontan astanan kunvenon pri Sirio, kaj Assad emfazis la gravecon de daŭra kunordigo inter ambaŭ flankoj por sukcesigi la astanan kunvenon. Assad ankaŭ emfazis la bezonon venki la obstaklojn, kiuj malhelpis efektivigon de la interkonsento pri konflikt-mildigaj zonoj en la regiono Idlib, regata de ekstreme radikalaj ribeluloj, kiuj ne obeis la interkonsenton.

Lavrentiev esprimis sian fidon, ke la astana intertraktado sukcesos por fari progreson en la batalo kontraŭ terorismo kaj disvolvado de la politika procezo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin