Ĉefo de AU: Ĉiuj politikaj partioj de Sudano bezonas akordiĝi pri transiro

(GMT+08:00) 2019-04-21 14:11:58     Redaktoro:Yu

La sudana transira milita konsilio sabate publikigis deklaron, dirante, ke prezidanto de la Afrika Unio Moussa Faki diris tiutage, ke ĉiuj politikaj partio de Sudano bezonas akordiĝi pri la transira periodo per konsiliĝo.

La deklaro diris, ke prezidanto de la politika komitato de la sudana transira milita konsilio Omar Zain al-Abideen tiutage interparolis kun Faki, kaj la du flankoj diskutis pri kiel liveri subtenon al Sudano por ke ĝi pasigu la nunan gravan politikan periodon.

Faki diris, ke Sudano estas grava lando de Afriko; estas grave malpliigi diferencojn kaj kunigi konsentojn; ĉiuj politikaj partio de Sudano bezonas akordiĝi pri la transira periodo per konsiliĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin