Interŝanĝo inter amaskomunikiloj utilas al kunlaboroj inter Ĉinio kaj Belorusio

(GMT+08:00) 2019-04-23 08:36:41     Redaktoro:Ĝoja

Media Centro de la dua Forumo de Vojo kaj Zono por Internacia Kunlaboro

Okazos la dua Forumo de Vojo kaj Zono por Internacia Kunlaboro de la 25-a ĝis la 27a de aprilo en Pekino. La registaro de Belorusio, la lando ĉe Zono kaj Vojo, aktivas en konstruado de Zono kaj Vojo kaj esperas fortigi kunlaborojn inter dulandaj amaskomunikiloj kaj libro-eldonejoj por pliigi interkompreniĝon de la du popoloj.

Pavel Lyegkiy, la unua vicministro de la belorusa Ministerio pri Novaĵoj, ricevis intervjuon de skipo de ĉinaj amaskomunikiloj.

La 19-an de aprilo Pavel Lyegkiy, la unua vicministro de la belorusa Ministerio pri Novaĵoj, ricevis intervjuon de skipo de ĉinaj amaskomunikiloj. Li diris, ke lastajn jarojn profitante de aktiva stimulo de la dulandaj ŝtatĉefoj, senĉese fortiĝis kunlaboroj inter dulandaj amaskomunikiloj kaj laŭgrade pliiĝis iliaj interfluoj. En la lastaj tri jaroj Belorusio kontinue organizis karavanojn de ĉinaj amaskomunikiloj fari viziton en Belorusio, kaj la ministerio donis altan atenton, aranĝis renkontiĝojn inter ĉinaj amaskomunikiloj kaj belorusaj oficistoj, entreprenistoj ktp. por pliigi konon de ĉinoj pri Belorusio danke al raportoj de ĉinaj amaskomunikiloj. Li diris:

"Ĉiujare por ĉinaj amaskomunikiloj ni organizas karavanon, kio jam estas nia kutimo, ankaŭ plenas je signifo. Ni aranĝis renkontiĝojn inter niaj elitoj kaj ĉinoj. Ĝi estas la unika programo gvidata de ministro pri novaĵoj."

Pavel Lyegkiy proponis, ke por pluapaŝe pliigi interkompreniĝon de la du popoloj, necesas pli da reciprokaj interŝanĝoj kaj vizitoj de la dulandaj amaskomunikiloj, kaj per tiuj agoj ili povos lerni unu de la alia spertojn. Li diris:

"Interŝanĝoj de programoj estas la baza maniero, ni povos labori pli multe en interŝanĝoj de homoj kaj spertoj, ekz. sendi ĵurnalistojn belorusajn al Ĉinio kaj ĉinajn al Belorusio, ni certe havas ion utilan por ni ambaŭ."

Pavel Lyegkiy diris, ke Belorusio tre atentas praktikon de la iniciato de Zono kaj Vojo en si mem. Por kune praktiki la iniciaton la dulandaj amaskomunikiloj devas kunludi rolon de direktigo de publika opinio, bone reklami fruktojn de reciproke utila kunlaboro dum la konstruado de Zono kaj Vojo, tiel ke homoj pli bone komprenu la esencon kaj celon de la iniciato kaj akcelu la du landojn altigi uzefikon de riĉfontoj kaj kapitaloj por la konstruado.

"Por Belorusio la iniciato Zono kaj Vojo estas grava, ĉar Belorusio ne estas granda lando en Eŭropo. La belorusa popolo estos honora se ĝi partoprenos la iniciaton kune kun mondaj grandaj landoj."

Cetere, li diris ankaŭ, ke pro la varmiĝo de la ĉina lingvo, la du landoj devas fortigi eldonadon de libroj, kaj traduki kaj eldoni pli da ĉinlingvaj libroj en Belorusio por ke belorusoj pli multe konu Ĉinion per legado.

De la 16-a ĝis la 20-a de aprilo okazis la 'karavano de ĉinaj amaskomunikiloj al Belorusio" 2019, kaj la karavano konsistas el 16 ĉinaj amaskomunikiloj. Ili vizitis la Ĉina-Belorusan Industrian Parkon "Granda Ŝtono", fabrikon Molonchny Mir, Minskan Ŝtatan Lingvistikan Universitaton kaj aliajn establaĵojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin