Zono kaj Vojo, devenas de Ĉinio kaj apartenas al la mondo

(GMT+08:00) 2019-04-24 15:09:10     Redaktoro:祃璟琳

En 2013, ĉina plej alta gvidanto Xi Jinping prezentis la iniciaton "Zono kaj Vojo". En la lastaj 6 jaroj, 126 landoj kaj 29 internaciaj organizoj subskribis kunlaboran dokumenton pri la Zono kaj Vojo kun Ĉinio kaj la amikaro de Zono kaj Vojo troviĝas en Azio, Afriko, Eŭropo, Atlantiko kaj Latin-Ameriko.

Naskiĝo de la Zono kaj Vojo

Antaŭ pli ol 2100 jaroj, Zhang Qian de la dinastio Han dufoje vizitis la mezan Azion kun paca misio kaj kreis la silkan vojon ligantan Eŭropon kaj Azion. Septembre de 2013, Xi Jinping unuafoje en Kazaĥio prezentis la iniciaton pri ekonomia zono de Silka Vojo. Oktobre samjare en Indonezio Xi prezentis la ideon pri surmara silka vojo de la 21a jarcento. Li diris, ke de la antikveco sudorienta Azio estas grava regiono de la surmara silka vojo kaj Ĉinio volas fortigi surmaran kunlaboron kun la Asocio de Sud-orient-Aziaj Landoj kaj kune konstrui la surmaran silkan vojon de la 21a jarcento.

Kio estas la Zono kaj Vojo

La Zono kaj Vojo estas iniciato de internacia ekonomia kunlaboro prezentita de Xi Jinping, la kerno estas fortigi ampleksan interkomunikadon kaj interligadon, esplori novan movforton al monda ekonomia kresko kaj krei novan platformon de internacia ekonomia kunlaboro.

Spirito de la silka vojo: paca kunlaboro, malferma kunhaveco, reciproka lernado, reciprokprofito kaj kungajno

Origine el Ĉinio kaj profite al la mondo

Xi multfoje diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo ne estas fari monologon, sed bonvenigas kunan partoprenon de diversaj partioj. La iniciato Zono kaj Vojo kuŝas en la kuna revo de popoloj de ĉiuj landoj kaj liveras al la mondo la projekton de Ĉinio por realigi kunan prosperon kaj disvolviĝon. En la pasintaj 6 jaroj, la konstruado de la Zono kaj Vojo ne nur antaŭenigis kunligon de disvolvaj strategioj de diversaj landoj kaj kunlaboron inter registaroj, sed ankaŭ ŝanĝis nian vivon.

Estonta direkto

Aŭguste 2018, en la kunsido pri kvina datreveno de konstruado de la Zono kaj Vojo, Xi Jinping akcentis antaŭenpuŝi turniĝon de la konstruado de la Zono kaj Vojo al altkvalita disvolviĝo.

Baldaŭ okazos la dua pintforumo de internacia kunlaboro pri la Zono kaj Vojo en Pekino, 37 ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj ĉeestos la pintforumon kaj la kunlaboro pri la Zono kaj Vojo eniros novan etapon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin