Xi gratulas nove fonditan Reton de Studoj pri Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2019-04-24 13:14:31     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping merkrede sendis gratulan leteron al la fondiĝa kunveno de la Reto de Studoj pri la Zono kaj Vojo.

Xi diris, ke la disvolviĝo de historio, prospero de civilizacioj kaj progreso de la homaro estas strikte ligitaj kun la gvidado de progresintaj ideoj. Li montris, ke la iniciato Zono kaj Vojo originas de Ĉinio, sed apartenas al la mondo, kaj ĝi fariĝis malferma kaj inkluziva platformo por internacia kunlaboro kaj popularaj tutmondaj publikaj varoj, danke al la komunaj klopodoj de ĉiuj partioj.

Xi diris, ke pensfabrikoj estas gravaj fortoj en la komuna serĉado de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj interŝanĝoj kaj kunlaboro inter pensfabrikoj helpas profundigi reciprokan fidon, starigi konsenton, kaj antaŭenpuŝi la komunan serĉadon de la iniciato Zono kaj Vojo al pli alta nivelo.

Xi emfazis, ke la starigo de la Reto de Studoj pri la Zono kaj Vojo liveras gravan platformon al pensfarikoj de ĉiuj landoj por plibonigi interŝanĝojn de ideoj kaj liveri konsultiĝajn servojn al politikfaro.

Xi esperis, ke la Reto de Studoj pri la Zono kaj Vojo profundigos akademiajn interŝanĝojn kaj produktos pli altkvalitajn rezultojn pri esplorado por kontribui al plibonigo de la komuna disvolviĝo de la Zono kaj Vojo kaj konstruado de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin