Pli kaj pli multaj gejunuloj revenas al la urbeto Xi Baipo por fari entreprenadon

(GMT+08:00) 2019-04-26 11:23:59     Redaktoro:Li

Antaŭ 70 jaroj en vilaĝo Xi Baipo, la Komunista Partio de Ĉinio gvidis tri kampanjojn Liaoshen, Huaihai kaj Pingjin kaj liberigis la tutan Ĉinion. En la lastaj jaroj, Xi Baipo pene disvolvis turisman industrion kaj altiris multajn gejunulojn reveni al hejmlokon por fari entreprenadon.

"Xi Baipo, nun urbeto, troviĝas en la gubernio Pingshan de Hebei-provinco, kie estas riĉaj turismaj riĉaĵoj. En la jaro 2018, 17 milionoj da homoj vizitis la lokon kaj la sumo pliiĝis je 30% kompare kun tiu en la antaŭa jaro. Nuntempe, la turisma industrio jam fariĝas unu el la lokaj kernaj industrioj."

Qi Nana venas el Liang Jiagou de Xi Baipo, antaŭe ŝi laboris en Pekino. En la jaro 2012, ŝi vidis la progreson de ŝia hejmloko, do ŝi decidis reveni hejmen kaj fari entreprenadon, ŝi malfermis hotelon en sia domo.

"Antaŭe mi laboris en Pekino, poste mi revenis hejmen post kiam mi naskis infanon. Unuflanke la kostoj en Pekino estas tre altaj, aliflanke, infano bezonas patrinon por akompano. Do mi malfermis la hotelon."

Nun, dekoj da tiaj hoteloj aperis en hejmloko de Qi Nana. Nana diris, ke ŝi administras la familian hotelon kaj samtempe zorgas sian infanon, kaj ŝia edzo veturigas turisman aŭtomobilon en turisma zono. Ĉiujare ili povas gajni kelkajn dek-milojn da juanoj. Ili ĝuas sian belan vivon.

Wang Wei administras restoracion Kavaliro, ŝi diris al ĵurnalisto, ke ĉiutage ŝi estas tre okupita,

"Nuntempe, la enspezo de unu tago en mia restoracio estas pli alta ol tiu de mia edzo, kiu laboris en Zhejiang-provinco. Dank' al la granda homa flukvanto, nia komerco prosperas. Mi estas lokano kaj mia edzo venas el Jiangsu-provinco, nuntempe miaj tutaj familianoj laboras en la restoracio."

Wang Wei diris, ke komence ŝia edzo ne konsentis pri ŝia decido reveni hejmon kaj fari entreprenadon. Ĉar ili jam laboris en Zhejiang 12 jarojn kun sufiĉe bona labora bazo. Sed Wang Wei pene konvinkis sian edzon kaj je la fino de 2017, ili revenis al la turisma zono Hong Yagu kaj malfermis la restoracion. Ili ne nur zorgas la pladajn kvalitojn, sed ankaŭ kreadon kaj servon, do ilia komerco prosperas. Wang Wei diris,

"Laŭ mia opinio, bona servo estas la plej grava elemento de restoracio, kaj la pladoj estas la dua. Krome, ni ankaŭ ofte faras kreadon. Samtempe, ni liveras ĉiujn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn kun konvena prezo. Dank' al la laboraj spertoj en Zhejiang, mi bone konas kiel pli bone kontakti miajn gastojn. En la pasintaj du jaroj, mi pene prezentis novan aspekton de mia hejmloko al vizitantoj."

 

Wang Weili, estro de buroo de kulturo kaj turismo diris, ke la loka registaro adoptos pli efikajn rimedojn por kuraĝigi entreprenadon de gejunuloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin