Novaĵoj (Aprilo 25)

(GMT+08:00) 2019-04-25 16:29:28     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de aprilo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi renkontiĝis kun serba prezidento; la konsultiĝa komitato de Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro publikigis raporton. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde renkontiĝis kun serba prezidento Aleksandar Vucic, kiu estas en Pekino por ĉeesti la duan Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Xi diris, ke depost la starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Serbio en 2016, la duflanka kunlaboro en diversaj kampoj stabile progresis, la politika reciproka fido plifortiĝis, kaj ambaŭ flankoj firme subtenis unu la alian pri kernaj interesoj. Serbio estas grava lando en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj la du flankoj devas profundigi reciproke profitan kunlaboron por pli bone profitigi la du popolojn. Xi diris, ke ambaŭ flankoj devas plifortigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon, intensigi internacian kunlaboron en multflankaj kampoj, kune subteni multflankecon kaj antaŭenigi pacon kaj evoluadon de la mondo.

Vucic esprimis gratulon por la 70a datreveno de la Ĉina Popola Respubliko, dirante, ke la disvolvaj atingoj de Ĉinio liveras al Serbio valoran referencon.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede renkontiĝis kun ĝenerala direktoro de Internacia Mona Fonduso, Christine Lagarde, antaŭ la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kiu okazas de la 25a ĝis la 27a de aprilo en Pekino.

Li diris, ke la nuna tutmonda ekonomio ankoraŭ alfrontas multajn necertecojn, kaj la ĉina ekonomio ĝenerale restis stabila kaj funkciis pli bone ol la atendita de merkato, kun bona komenco, dum la unua trimestro de ĉi tiu jaro. La decido de Internacia Mona Fonduso pri altigo de la anticipo pri la malneta enlanda produkto de Ĉinio montris ĝian fidon pri la ekonomia kresko de Ĉinio, tamen la ĉina ekonomio ankoraŭ alfrontas la malsupreiran premon. Li diris, ke Ĉinio, la plej granda evoluanta ekonomio de la mondo, plu profundigos reformojn, larĝigos pordmalfermon, simpligos administradon kaj transdonos povojn, kaj reduktos impostojn kaj kotizojn grandskale por eksciti merkatan viglecon kaj certigi, ke la ekonomio funkcias en konvena amplekso. Li aldonis, ke Ĉinio volas fortigi kunlaboron kun Internacia Mona Fonduso, kio helpas ne nur la disvolvadon de la du partioj, sed ankaŭ la stabilan kreskadon de la monda ekonomio.

Lagarde diris, ke la ekonomia kresko de Ĉinio estas surprize bona, kaj ke Internacia Mona Fonduso kredas, ke Ĉinio realigos pli grandan disvolviĝon, ĉar ĝi daŭrigas reformon kaj pordmalfermon kaj prenas rimedojn por tranĉi impostojn kaj kotizojn, kaj la ekonomia kresko de Ĉinio akcelos la disvolviĝon de la tutmonda ekonomio.

Lastatempe la konsultiĝa komitato de Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro prezentis esploran rezulton kaj proponan raporton al la organiza komitato de la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

La raporto analizis kaj esploris pozitivan rolon, kiun ludas la iniciato Zono kaj Vojo por plibonigi interligon kaj interlaboron, akceli kreskon de la monda ekonomio kaj efektivigi la Tagordon de 2030 de UN pri Daŭripova Disvolvado. Ĝi ankaŭ proponis ĉefajn kampojn kaj direkton de disvolvado de kunlaboro de la Zono kaj Vojo kaj prezentis sugestojn pri subteno al multflankeco, konstruado de malfermita monda ekonomio, plifortigo de interligiteco, antaŭenigo de pragmata kunlaboro, forĝado de la marko de la Zono kaj Vojo kaj plifortigo de mekanismo de la forumo.

Merkrede en Pekino, okazis la ceremonio por publikigo de la versioj angla kaj franca de la libro "Paroladoj de Xi Jinping pri la Zono kaj Vojo". Pli ol 200 homoj ĉeestis la okazaĵon.

La libro kolektis 42 gravajn artikolojn de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio dum la periodo de septembro de 2013 ĝis julio de 2018 kaj profunde eksplikis principojn, enhavon, celojn kaj vojojn de la iniciato Zono kaj Vojo. Por helpi la internacian komunumon pli bone kompreni kaj partopreni la konstruadon de la Zono kaj Vojo, Ĉina Internacia Eldon-Grupo kaj la fremdlingva eldonejo tradukis kaj eldonis la versiojn en la angla kaj franca lingvoj. La libro debutos en la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai skribis en sia artikolo publikigita marde en la retejo de la magazino Riĉaĵo, ke Vaŝingtono devas brakumi la oportunojn ligitajn al la de Ĉinio proponita iniciato Zono kaj Vojo.

Cui priskribis la iniciaton Zono kaj Vojo kiel "la plej ambician evoluigan projekton en la historio". Cui diris, ke la sceno, en kiu Ĉinio kaj Usono, la du plej grandaj kaj plej viglaj ekonomioj de la mondo, kunlaboras pri la iniciato, ne estas fantazio.

La iniciato Zono kaj Vojo, proponita en 2013, fine kunligos vastan regionon de la mondo, kreante grandegan rendimenton en ekonomia agado, kaj kunligante la mondon senprecedence.

Cui diris, ke la ĉina flanko bonvenigas pli da usonaj kompanioj partopreni en la iniciato Zono kaj Vojo. Ĝi montros senliman potencialon, se Ĉinio kaj Usono kune antaŭenpuŝos tiun ĉi aferon.

Merkrede en la Nacia Muzeo en Pekino okazis la ceremonio de inaŭguro de la ekspozicio "Reveno - historiaj restaĵoj redonitaj de Italio al Ĉinio". Pli ol 700 perditaj artaĵoj de la ĉinaj dinastioj Tang, Song, Ming kaj la Okcidenta Han estas unuafoje eksponataj en la Nacia Muzeo kaj la ekspozicio estas senpaga al la publiko ĝis la fino de la kuranta junio.

Tiuj historiaj restaĵoj estis trovitaj en Monza de Italio en 2007. Danke al la kunlaboro inter la du landoj, ili revenis al Pekino en la 10a de aprilo, fininte 12jaran vagadon.

La srilanka polico diris merkrede, ke la nombro de mortintoj en la ĉenaj eksplodoj, kiuj okazis dimanĉe en Srilanko, kreskis ĝis 359.

La srilanka Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke pli ol 34 fremdlandaj civitanoj estas inter la mortintoj.

Polica proparolanto Ruwan Gunasekara diris, ke 18 pliaj suspektatoj estis arestitaj merkrede frumatene en kontinuaj sekurecaj agadoj, lanĉitaj de la polico por aresti ĉiujn partoprenintajn en la dimanĉaj atakoj.

Gunasekara diris, ke ankaŭ kvar interfonoj kaj unu motorciklo estis trovitaj de la polico en domo en Warakapola, ĉirkaŭ 56 kilometrojn for de la ĉefurbo Kolombo. Entute 58 suspektatoj estis arestitaj ekde dimanĉo.

La irana plej alta gvidanto Ayatollah Ali Khamenei merkrede faris paroladon pri la intenco de Usono komplete malpermesi la petrolan eksportadon de Irano. Li diris, ke Irano prenos kontraŭrimedojn por reagi al la sankcioj de Usono.

Khamenei diris, ke Irano certe reagos al la malamikaj agoj de Usono, kaj la irana popolo neniel povas resti indiferenta pri malamikoj. Li akcentis, ke Usono vane provas tranĉi la kanalon de petrola eksportado de Irano, tamen tiu komploto neniam realiĝos, se la irana popolo pozitive agos kaj solidariĝos, kaj la registaro plenumos siajn obligaciojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin