Novaĵoj (Aprilo 26)

(GMT+08:00) 2019-04-26 17:49:28     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de aprilo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi emfazas altkvalitan disvolvadon de Zono kaj Vojo; gvidantoj de la KDPR kaj Rusio atingis kontentigan konsenton. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede vokis al partoprenantoj de la iniciato Zono kaj Vojo senĉese antaŭenigi la iniciaton laŭ la vojo de altkvalita disvolvado.

Xi faris la alvokon en tonika parolado dum la malferma ceremonio de la Dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro en Pekino. Li diris, ke ĉiuj partioj devas sekvi la principon de ampleksa konsiliĝo, kuna kontribuo kaj komunaj profitoj.

Xi diris, ke komuna konstruado de la Zono kaj Vojo malfermis novan spacon por la ekonomia kresko de la mondo, kaj kreis nova platformon por akceli internacian komercon kaj investadon, grandigi praktikojn por optimumigi la tutmondan ekonomian regadon, kaj fari novan kontribuon al plibonigo de popola bonfarto de ĉiuj landoj.

Xi emfazis konstradon de altkvalita, daŭripova, riskorezista, racipreza, inkluziva kaj alirebla infrastrukturo sub la iniciato Zono kaj Vojo. Li diris, ke infrastrukturo estas bazŝtono de konektiteco kaj disvolva botelkolo alfrontata de multaj landoj, kaj konstrui infrastrukturon kun tiaj normoj povas helpi al landojn doni plenan ludon al siaj avantaĝoj en resursoj kaj pli bone integri ilin al la proviza ĉeno, industria ĉeno kaj valorĉeno de la tuta mondo por interligita disvolvado.

Ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun indonezia vicprezidento Jusuf Kalla.

Xi ricevis skriban leteron de indonezia prezidento Joko Widodo, kaj petis Kalla transdoni sinceran saluton al la prezidento. Xi montris, ke li proponis la iniciato pri la surmara silkvojo de la 21a jarcento dum sia vizito al Indonezio. En la pasintaj du jaroj la du landoj prenis komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo kiel oportunon, progresigis la duflankajn rilatojn kaj kunlaboro en diversaj kampoj akiris rimarkindajn atingojn. La du flankoj devas daŭrigi la bonnajbaran amikecon, subteni unu la alian pri la demandoj, kiuj tuŝis kernajn interesojn kaj grandan zorgon de la du flankoj, kaj kapti ĝustan direkton de la duflankaj rilatoj.

Kalla transdonis varman saluton de prezidento Widodo kaj diris, ke Indonezio estas grava partnero de la internacia kunlaboro de la Zono kaj Vojo. Ĝi volas fortigi interŝanĝon kaj kunlaboron kun Ĉinio en komerco, investo, eduko kaj aliaj kampoj, bone konstrui regionan ampleksan ekonomian koridoron por helpi la industriigan procezon. Indonezio volas labori kun Ĉinio por konservi multflankecon, kune akceli pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo kaj la regiono.

Ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri nacia defendo Wei Fenghe diris ĵaŭde, ke Ĉinio kaj Rusio kunlaboros pri serio da gravaj strategiaj projektoj kaj plialtigos kapablojn por komuna traktado de sekurecaj minacoj kaj defioj.

Wei faris la rimarkojn en la oka Moskva Konferenco pri Internacia Sekureco, kiu okazis de mardo ĝis ĵaŭdo. Li diris, ke la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Rusio disvolviĝas sur alta nivelo, kaj kunlaboro inter la du armeoj estas pli profunda kaj pli konkreta. Li diris, ke la ĉina armeo sekvas la novan koncepton de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco, antaŭenigas la konstruadon de novtipaj militaj rilatoj, aktive surŝultrigas internaciajn respondecojn, akcelas disvolviĝon de sekurecaj mekanismoj, kaj firme konservas pacon kaj stabilecon de la mondo.

Ĉina sendito ĵaŭde diris, ke Ĉinio oponas intervenon en la internajn aferojn de Ukrainio fare de iuj fremdlandaj fortoj.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de la ĉina misio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris tion en kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN pri Ukrainio. Wu diris, ke Ĉinio prenas objektivan kaj senpartian pozicion pri la demando de Ukrainio, kaj respektas la suverenecon kaj teritorian integrecon de ĉiuj landoj, inkluzive de Ukrainio.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo (KCNA) raportis vendrede, ke la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un kaj rusa prezidento Vladimir Putin renkontiĝis ĵaŭde en la rusa urbo Vladivostoko, kaj la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri disvolvado de tradicia amikeco inter la du landoj, kaj profundigo de duflanka kunlaboro en diversaj kampoj.

La raporto diris, ke dum sia aparta renkontiĝo, Kim kaj Putin informis unu la alian pri situacio de siaj landoj, konsentis plifortigi fidon, amikecon kaj kunlaboron kaj interŝanĝis opiniojn pri la situacio en la Korea Duoninsulo kaj internaciaj rilatoj. Poste en vastigita kunveno, la du gvidantoj faris seriozan diskuton pri garantio de paco kaj sekureco de la duoninsulo, strategia komunikado kaj taktika kunlaboro kaj decidis intensigi kunlaboron pri regionaj paco kaj sekureco. La du flankoj ankaŭ konsentis vigligi la laboron de la duflanka komitato pri interregistara kunlaboro en komerco kaj ekonomio, scienco kaj tekniko por puŝi la duflankajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn al pli alta nivelo.

Usona eksa vicprezidento Joseph Biden ĵaŭde deklaris en socia komunikilo, ke li kandidatos al la venonta prezidenta elekto de Usono. Ĝis nun 20 demokratoj deklaris, ke ili kandidatos al la venonta prezidenta elekto.

Biden diris, ke la kernaj valoroj kaj reputacio de Usono estas minacataj, kio instigis al li kandidati al la prezidenta elekto. Li aldonis, ke oni devas malebligi al nuna prezidento Donald Trump esti reelektita.

Gvidantoj de Japanio kaj la Eŭropa Unio diris ĵaŭde en Bruselo, ke ambaŭ flankoj klopodos por konservi merkatan malfermitecon kaj fortigi multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj, kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe la kerno.

Tiutage en Bruselo okazis pintkunveno de la EU kaj Japanio, kiun ĉeestis prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, kaj japana ĉefministro Shinzo Abe. Komuna deklaro publikigita post la kunveno plene eksplikis starpunkton pri la duflankaj rilatoj, defioj kaj regado de la mondo, eksteraj aferoj kaj sekureca politiko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin