Inaŭguriĝis 2-a Forumo de Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro kaj Xi faris parolon

(GMT+08:00) 2019-04-26 10:12:44     Redaktoro:Pluveta

Vendrede en Pekino inaŭguriĝis la 2-a Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping faris ĉefteman parolon en la inaŭguro.

La Zono kaj Vojo estas internacia kunlabora iniciato prezentita de Xi Jinping. De la lastaj 6 jaroj la totala sumo de la komercado inter Ĉinio kaj la landoj sur la Zono kaj Vojo jam superis 6 000 miliardojn da usonaj dolaroj. La investa sumo superis 80 miliardojn da usonaj dolaroj. La kunlaboraj projektoj liveris pli ol 300 mil laborpostenojn.

La ĉeftemo de la 3-taga forumo estas "Kune Konstrui la Zonon kaj Vojon kaj Krei Belan Esontecon". Ĉeestos al la forumo pli ol 5 000 delegitoj el 130 landoj kaj internaciaj organizoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin