Nursultan Nazarbayev: Mi ĉiam trezoris la profundan amikecon

(GMT+08:00) 2019-04-28 20:31:59     Redaktoro:祃璟琳

"Tio estas la 19a renkontiĝo kun mia bona kaj malnova amiko Xi Jinping, mi ĉiam trezoris la profundan amikecon kun li."

Dimanĉe en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun la unua prezidento de Kazaĥio, Nursultan Nazarbayev.

79jara Nursultan Nazarbayev proklamis rezigni la oficon de kazaĥia prezidento en la pasinta monato. Ĉifoje li ĉeestis la Duan Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro kiel la unua prezidento de Kazaĥio. En la renkontiĝo, Xi diris al Nazarbayev: "Via parolado en la forumo profunde impresis min kaj ĉiuj. Ĉinio zorgeme esploros kaj akceptos ĝin."

Dum preskaŭ 30 jaroj kiel kazaĥa ŝtatestro, Nazarbayev estas "daŭrfolia arbo" en la politika rondo de Kazaĥio kaj havas profundan "emocion al Ĉinio". Li 25-foje vizitis Ĉinion kaj estas unu el eksterlandaj gvidantoj, kiuj plej multfoje vizitis Ĉinion. Tiutage Ĉinio okazigis specialan ceremonion por bonvenigi lin.

Prezidanto Xi persone donis al Nazarbayev la "Amikan Medalon", kiu simbolas la plej superan honoron de Ĉina Popola Respubliko al eksterlandano. La du malnovaj amikoj manprenis kaj brakumis unu al la alia. En sia salutparolo, Xi diris, ke prezidento Nazarbayev estsa politikisto kun internacia prelegio kaj ankaŭ estas kreinto kaj antaŭeniganto de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Kazaĥio.

Xi diris dum la renkontiĝo, ke Ĉinio kaj Kazaĥio estas pioniroj de la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj la du flankoj devas daŭrigi siajn klopodojn por profundigi integriĝon de disvolvaj strategioj kaj bone desegni planon de kunlaboro pri integriĝo de la silkvoja ekonomia zono kaj la kazaĥa strategio Brila Vojo. Li aldonis, ke la du flankoj devas ankaŭ akceli la faciligon de komerco kaj investado, antaŭenigi kunlaboron en industria produktkapablo, kaj intensigi konstruadon de projektoj rilataj al konektiteco.

Nazarbayev diris, ke post lia eksiĝo, Kazaĥio tenos kontinuecon de siaj internaj kaj eksteraj politikoj kaj sin devontigos plu al disvolvado de la kazaĥa-ĉina ampleksa strategia partnereco. Li gratulis Ĉinion pro la sukcesa okazigo de la Dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Li ankaŭ, ke la strategio Brila Vojo jam fariĝis grava parto de la kunlaboro pri la Zono kaj Vojo, kaj lia lando volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en la kadro de la Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin