Novaĵoj (Aprilo 29)

(GMT+08:00) 2019-04-29 16:36:22     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia lunda elsendo. Estas la 29a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping ĉeestis malferman ceremonion de la Pekina Monda Hortikultura Ekspozicio 2019 kaj faris paroladon; Wang Yi komentis fruktojn de Dua Forumo de Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Pekina Monda Hortikultura Ekspozicio 2019 dimanĉe inaŭguriĝis en Pekino. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la malferman ceremonion kaj faris paroladon titolitan ŝerĉi verdan vivon kaj konstrui belan hejmlokon. Li emfazis la koncepton de verda disvolviĝo. La terglobo estas unika hejmloko de la tuta homaro. Ĉinio volas konstrui belan terglobon kune kun aliaj landoj kaj kune konstrui la komunumon de komuna estonteco.

Xi Jinping alvokis, ke la homoj devas protekti la ekologian medion kiel protekti siajn okulojn kaj trakti la ekologian medion kiel trakti sian vivon. Li opiniis, ke bone konstrui la ekologian civilizacion bezonas kvin strebojn, t.e., strebo al la harmonio inter la homo kaj naturo, strebo al verdaj disvolviĝo kaj prosperiĝo, strebo al amo al naturo, strebo al scienca administrado kaj strebo al komuna kunlaboro.

Li diris, ke la konstruado de ekologia civilizacio jam estis enskribita en la bluan kopion por ĉina ŝtata disvolviĝo, kaj la konstruado de la bela Ĉinio estas batala celo de la ĉina popolo.

Li alvokis konservi ĝeneralan ekologian ekvilibron de la mondo por ke postaj generacioj ne nur havu materiajn posedaĵojn, sed ankaŭ povu rigardi nian steloplenan ĉielon, vidi verdan monton kaj flari la aromon de floroj. Li diris, ke la homaro certe akiros malavaran rekompencon el la naturo per racia utiligo kaj amika protekto, alie la homaro suferos venĝon de la naturo.

Gvidantoj kaj specialaj senditoj el 11 landoj, respondeculoj de internaciaj organizoj, partoprenantoj al la ekspozicio, personoj el komercaj kaj industriaj rondoj, kaj konataj hortikulturaj profesiuloj, ĉirkaŭ 900 reprezentantoj ĉeestis la malferman ceremonion.

Dimanĉe en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan vizitis la hortikulturan ekspozicion kune kun alilandaj gvidantoj kaj iliaj spozoj, kiuj ĉeestas la Pekinan Mondan Hortikulturan Ekspozicion 2019.

Lunde en la Granda Popola Halo de Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun aŭstra ĉefministro Sebastian Kurz.

Xi diris, ke Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Aŭstrio. La amika strategia partnereco inter la du landoj estas senĉese plenumata. Ĉinio kaj Aŭstrio havas grandan potencialon en kunlaboro. La du flankoj devas persisti en egala traktado, respekti unu la alian kaj plue antaŭenigi la duflankajn rilatojn al nova nivelo. Ĉinio bonvenigas Aŭstrion aktive partopreni en la konstruado de la Zono kaj Vojo kaj la mekanismo de kunveno inter Ĉinio kaj 16 centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj, laŭdas Aŭstrion pro ĝia malferma sinteno investi en Ĉinio kaj bonvenigas aŭstrajn entreprenojn kapti la ŝancojn alportitajn de la nova pluapaŝa pordmalfermo de Ĉinio.

Sebastian Kurz gratulis Ĉinion pro sukcesa okazigo de la Dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro kaj la 70a datreveno de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke Ĉinio faris gravajn kontribuojn al paco kaj stabileco de la mondo kaj la disvolviĝo de la ĉina ekonomio utilas al la mondo. Aŭstrio rigardas Ĉinion kiel strategian partneron kaj sin dediĉas al fortigo de la rilatoj kun Ĉinio. Aŭstrio alte taksis la rimedojn prezentitajn de Xi pri plua reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio kaj volas grandigi skalon de duflanka komerco kaj interhomaj interŝanĝoj kaj fortigi kunlaboron de triapartia merkato.

Lunde en la Granda Popola Halo de Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun kamboĝa ĉefministro Samdech Hun Sen.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Kamboĝo estas intimaj amikoj. Ĉinio alte atentas evoluigi la plenampleksan strategian kunlaboran partnerecon kun Kamboĝo, kiel antaŭe subtenos Kamboĝon iri sur disvolva vojo konforma al sia aktuala situacio kaj protekti siajn justajn interesojn. La du flankoj devas efektivigi agadplanon de konstruado de la komunumo de komuna estonteco de Ĉinio kaj Kamboĝo, senĉese altigi strategian valoron kaj riĉan enhavon de la dulandaj rilatoj, profundigi kunlaboron de konstruado de la Zono kaj Vojo kaj bone plenumi konstruadon de speciala ekonomia zono, flughavenoj, ŝoseoj kaj aliaj gravaj programoj.

Hun Sen diris, ke Kamboĝo multe profitis de Ĉinio kaj dankis Ĉinion pro longtempa valora helpo. Kamboĝo volas efektivigi la agadplanon de konstruado de la komunumo de komuna estonteco kaj antaŭenigi pragmatan kunlaboron inter la du flankoj en komerco kaj investado.

De la 25a ĝis la 27a de aprilo en Pekino, okazis la Dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi akceptis intervjuon pri fruktoj de la forumo en la 28a.

Li diris, ke la forumo estas la plej grava diplomatia evento de Ĉinio en 2019. Li opinias, ke la forumo havas 6 rimarkindajn fruktojn. La unua estas difini celon de altkvalita konstruado de la Zono kaj Vojo. La dua, establi tutmondan interligan kaj interkomunikan partnerecon por antaŭenigi kunligitan disvolviĝon. La tria, akiri riĉajn kaj pragmatajn fruktojn. La kvara, establi novan platformon inter diversaj lokoj kaj inter industriaj kaj komercaj rondoj kaj plivastigi kunlaboran ŝancon. La kvina, perfektigi kunlaboran strukturon de la Zono kaj Vojo kaj krei subtenan sistemon. La lasta estas ludi diplomatian gvidan rolon de ŝtatestroj kaj profundigi duflankajn rilatojn.

Wang diris, ke nun kun la forumo kiel simbolo, kuna konstruado de la Zono kaj Vojo staras sur nova deirpunkto kaj havas novan perspektivon. Laŭ la plano kune dezajnita de prezidanto Xi Jinping kaj alilandaj gvidantoj en la forumo, ni kunlaboros kun diversaj partioj kaj kune antaŭenpuŝos la konstruadon de la Zono kaj Vojo al altkvalita direkto.

Sabate la venezuela registaro proklamis, ke jam finiĝis ĉiuj koncernaj procedoj pri retiro el la Organizo de Amerikaj Landoj kaj en tiu tago komplete sin retiris el la organizo.

La Organizo de Amerikaj Landoj estas regiona organizo de Ameriko kun ĉefstabejo en Vaŝingtono de Usono. Pro kelkfoja senrezulta protesto al la organizo pri "kompleta cedo al interesoj de Usono", la venezuela registaro oficiale startigis procedon por retiri sin el la organizo en la 27a de aprilo, 2017. Laŭ koncerna regularo, la procedoj bezonas 24 monatojn.

Sabate vespere la oficejo de srilanka prezidento publikigis deklaron, dirante, ke prezidento Maithripala Sirisena proklamis malpermesi du lokajn ekstremismajn organizojn "Nacia Thawheed Jammath" kaj "Jamathei Millathu Ibraheem (JMI)".

La deklaro diras, ke la du organizoj estas suspektataj pri planado de seriaj eksplodioj okazintaj la 21an de aprilo en la lando. Laŭ regularo de tutlanda krizokazo aprobita de la parlamento, la prezidento proklamis tiujn du organizojn kontraŭleĝaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin