Xi Jinping: Neniu donacos brilan Ĉinion al ni

(GMT+08:00) 2019-04-30 11:32:28     Redaktoro:Xiong
Marde en Pekino Ĉinio solene memorfestis la 100an datrevenon de la Kvara-Maja Movado. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la memoriga kunveno kaj diris, ke la Kvara-Maja Movado estas grandioza patriota revolucia movado. Li diris, ke la Kvara-Maja Movado realigis plenan vekiĝon de la ĉina popolo kaj la ĉina nacio unuafoje de la Opia Milito (la jaro 1840). De tiam ĉinoj sciis, ke oni devas dependi sin mem por realigi socian disvolvon kaj nacian reprosperiĝon kaj gajni feliĉan vivon. Neniu donacos brilan Ĉinion al ni.

Xi diris, ke la ĉinaj junuloj ĉiam estas avangarda forto por realigi reprosperiĝon de Ĉinio, kaj la ĉinaj junuloj devas havi altan idealon en la nova epoko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin