Novaĵoj (Aprilo 30)

(GMT+08:00) 2019-04-30 15:55:40     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30-a de aprilo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio solene memorfestis la 100an datrevenon de Kvara-Maja Movado; Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun svisa prezidento Ueli Maurer. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en Pekino Ĉinio solene memorfestis la 100an datrevenon de la Movado de la 4a de Majo de 1919 (Kvara-Maja Movado), la politika kaj kultura movado kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la memoriga kunveno kaj diris, ke antaŭ 100 jaroj, eksplodis la Kvara-Maja Movado en Ĉinio. Tio estas grava evento kun epokfara signifo en la moderna historio de Ĉinio.

Li diris, ke la Kvara-Maja Movado estas grandioza patriota revolucia movado. Li diris, ke la Kvara-Maja Movado realigis plenan vekiĝon de la ĉina popolo kaj la ĉina nacio unuafoje de la Opia Milito (la jaro 1840). De tiam ĉinoj sciis, ke oni devas dependi sin mem por realigi socian disvolvon kaj nacian reprosperiĝon kaj gajni feliĉan vivon. Neniu donacos brilan Ĉinion al ni.

Xi diris, ke la ĉinaj junuloj ĉiam estas avangarda forto por realigi reprosperiĝon de Ĉinio, kaj la ĉinaj junuloj devas havi altan idealon en la nova epoko.

Li diris, ke amo al la patrio estas devo kaj animstato de ĉinoj. Precipe por ĉinaj junuloj en nova epoko amo al patrio estas bazo por fariĝi talentuloj. Se oni perfidus sian patrion, oni ne povus akiri lokon en sia lando, nek en la mondo. Nacia reprosperiĝo estas respondeco de ĉinaj junuloj. Ĉinaj junuloj bezonas preni sur sin respondecon por realigi grandiozan reprosperiĝon de Ĉinio.

Li diris, ke ĉinaj junuloj devas fariĝi impetantoj, pioniroj kaj kontribuantoj en la nova epoko. Ĉinaj junuloj devas pene lerni sciencajn sciojn, altigi bonkvalitajn karakterojn de si mem kaj hardi sin kapablaj.

Xi montris, ke ĉinaj junuloj devas esti altamoralaj.

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun svisa prezidento Ueli Maurer.

Xi diris, ke la kuranta jaro estas la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Svisio estas unu el la okcidentaj landoj, kiuj plej frue agnoskis la novan Ĉinion kaj fondis la diplomatiajn rilatojn kun la nova Ĉinio. tio enkorpigas la longtempan strategian vidpunkton, ankaŭ enhavas la amikecon inter la svisa popolo kaj la ĉina popolo. En la ĉirkaŭ lastaj 70 jaroj post la fondiĝo, la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj ĉiam iris antaŭen de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ĉinio volas kune kun Svisio profundigi strategiajn kunlaborojn.

Ueli Maurer gratulis al la Ĉina Popola Respubliko pro ĝia 70-a jariĝo, kaj diris, ke en la lastaj 70 jaroj Svisio kaj Ĉinio faris interŝanĝojn kaj referencojn, tago post tago profundiĝis interkompreniĝo kaj tre bone disvolviĝis la dulandaj rilatoj. Li diris, ke Svisio subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo, sin dediĉas al stimulo de la konstruado de Zono kaj Vojo en Eŭropo kaj esperas profundigi kunlaborojn pri komerco, investo kaj kreado kadre de Zono kaj Vojo. Svisio bonvenigas ĉinajn entreprenojn fari investon kaj volas pliigi interŝanĝojn kun Ĉinio pri vintraj sportoj kaj aliaj kulturaj flankoj.

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun portugala prezidento Marcelo Rebelo de Sousa.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Portugalio estas strategia kunlabora partnero por unu la alia, kaj la duflankaj rilatoj elstaras strategie, altas interesokongrue kaj fortas ekonomi-kompletige. Nun starante sur nova historia starpunkto la du landoj devas plivastigi la tradicion, kapti oportunon, mane-en-mane marŝi, profundigi ĉiudimensian kunlaboron kaj konstrui la ĉin-portugalan ĉiuflankan partnerecon en pli alta nivelo, pli vasta rigardo kaj pli riĉa aktiveco.

Marcelo Rebelo de Sousa diris, ke lastjare prezidanto Xi Jinping plensukcese vizitis Portugalion. Li partoprenis la Duan Forumon de Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kio celas atesti, ke la portugala flanko firme subtenas la iniciaton.

En la sama tago, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun nepala prezidento Vidya Devi Bahndari.

Xi Jinping diris, ke de generacio al generacio Ĉinio kaj Nepalo estas amikoj. La ĉina flanko alte atentas la disvolvon de la rilatoj kun Nepalo, subtenas al Nepalo protekti ŝtatan sendependecon, suverenecon kaj teritorian integrecon, laŭdas Nepalon pro ĝia aktiva partopreno en la konstruado de Zono kaj Vojo. Ĉinio kaj Nepalo devas fortigi kunlaborojn pri infrastruktura konstruado kaj stimuli plu konstruadon de ĉin-nepala translandlima ekonomi-kunlaborejo. Ĉinio volas subteni plu nepalan ekonomian kaj socian disvolvon.

Vidya Devi Bahndari gratulis la sukceson de la Dua Forumo de Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Li diris, ke konstruado de Zono kaj Vojo estas la historia iniciato, jam havas mondan grandan influon kaj establis bonan platformon por kunlaboroj inter Nepalo kaj Ĉinio.

Dimanĉe inaŭguriĝis la Pekina Monda Hortikultura Ekspozicio 2019. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la malferman ceremonion kaj faris paroladon, alvokante ekologian civilizacion kaj verdan disvolviĝon. Liaj vortoj vekis fortan eĥon en la internacia komunumo.

Bernard Ostrom, prezidanto de la Internacia Asocio de Hortikulturaj Produktantoj diris, ke Ĉinio donis ekzemplojn en multaj flankoj de verda disvolviĝo. Li kredas, ke la Pekina Monda Hortikultura Ekspozicio altiros atenton de la mondo al plibonigo de la medio fare de Ĉinio .

Ĝenerala sekretario de Internacia Ekspozicia Buroo Vicente G. Loscertales diris, ke la mondo vidis, ke la ĉina registaro metis solvon de la media problemo en la unuan lokon kaj akiris grandan sukceson en tiu peniga batalo.

Lunde en Biŝkeko, ĉefurbo de Kirgizio, okazis la 16a kunveno de nacidefendaj ministroj de la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, ĉina nacidefenda ministro Wei Fenghe ĉeestis la kunvenon kaj faris parolon.

Wei diris, ke la Ŝanhaja Kunlabora Organizo faris gravajn kontribuojn por akceli pacon kaj disvolviĝon de la mondo kaj protekti internacian justecon en la pasintaj 18 jaroj post sia establo. Nacidefendaj departementoj kaj armeoj de membrolandoj serioze efektivigis konsentojn atingitajn de ŝtatestroj, fortigis strategian interkomunikon, profundigis pragmatan kunlaboron kaj gajnis abundajn fruktojn. Lunde laŭ raporto de Tasnim Novaĵ-Agentejo, Hossein Salami, komandanto de la irana Islama Revolucia Gvardio esprimis oponon kontraŭ intertraktado kun Usono sub ekonomia sankcio kaj premado.

Li diris, ke Usono intencas devigi Iranon al la intertraktado per ekonomia sankcio kaj premado. Li akcentis, ke la irana popolo ne "akceptos la humiligon". Ju pli Usono minacos Iranon, des pli ĝi pagos por tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin