Merkrede ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al nova japana mikado Naruhito kaj esprimis gratulon. Xi diris, ke Ĉinio kaj Japanio estas intimaj najbaroj kun longa historio de amikeco. La du flankoj devas kune klopodi mano en mano por paca disvolvado kaj bela estonteco de la dulandaj rilatoj.
En la alia mesaĝo Xi sendis saluton kaj bondeziron al abdikita mikado Akihito.