Publikiĝis artikolo de Xi Jinping pri interŝanĝoj kaj reciprokaj lernoj inter civilizacioj

(GMT+08:00) 2019-05-01 14:51:23     Redaktoro:Ĝoja

Merkrede en la kurantjara naŭa numero de ĉina revuo Qiushi publikiĝis artikolo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono. La artikolo estas titolita Interŝanĝoj kaj reciprokaj lernoj inter civilizacioj estas la grava movforto por progreso de la homara civilizacio kaj paco kaj disvolvado de la mondo.

La artikolo ĉiuflanke kaj profunde eksplikis opiniojn kaj porpledojn pri interŝanĝoj kaj reciprokaj lernoj inter civilizacioj, kaj substrekis, ke oni devas stimuli reciprokan respekton kaj harmonian kunekzistadon de malsamaj civilizacioj por ke interŝanĝoj kaj reciprokaj lernoj inter civilizacioj estu la ponto pliigi amikecon inter diverslandaj popoloj, la movforto progresigi la homaran socion kaj la ligo protekti pacon de la mondo.

La artikolo diris, ke en la nuna mondo vivas homoj kun malsamaj kulturoj, rasoj, haŭtokoloroj, religioj kaj socisistemoj kaj diverslandaj popoloj formis komunumon kun komuna estonteco. Traktante malsamajn civilizacioj oni devas havi la animon pli vastan ol la ĉielo. Oni devas el malsamaj civilizacioj serĉi inteligentecon, ĉerpi nutraĵojn, doni spiritan subtenon kaj koran konsolon, kaj mano en mano solvi diversajn defiojn antaŭ la homaro.

La artikolo substrekis, ke laŭ novaj progresoj de la nova epoko la ĉina popolo instigi kreivajn transformon kaj evoluon de la ĉina civilizacio por ke la ĉina civilizacio donu ĝustan spiritan gvidon kaj fortan spiritan movforton al la homaro kune kun abundaj civilizacioj, kreitaj de diverslandaj popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin