Novaĵoj (Majo 02)

(GMT+08:00) 2019-05-02 17:08:07     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2-a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke parolo de Xi Jinping en memorfesto de la 100a datreveno de la Kvara-Maja Movado profunde instigis transmarajn ĉinajn junulojn; Ĉinio kaj Usono okazigis la 10-an altnivelan komercan interkonsiliĝon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La 30-an de aprilo Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, donis gravan parolon en memorfesto de la 100-a datreveno de la Kvara-Maja Movado. Aŭdinte la parolon, ĉinaj junuloj, kiuj laboras aŭ lernas en aliaj landoj, estas kortuŝitaj. Intervjuate ili esprimis la volon porti devon de la epoko kaj kontribui al la granda reprosperiĝo de la ĉina nacio.

Wang Yuehan, pordoktoreca studento en Moskva Universitato, diris, ke la parolo de prezidanto Xi instigas ĉinajn junulojn havi grandan idealon kaj porti devon de la epoko.

Sun Liyuan, studento de postdiplomiĝa studado en usona Long-Insula Universitato, diris, ke la patrolando estas la plej granda subteno kaj apogo por ĉinaj junuloj, kiuj lernas en aliaj landoj. Patriotismo estas la kerno de la spirito de la Kvara-Maja Movado, la kerno de nacia spirito kaj la ligilo de la spirito de la ĉina nacio pri unuiĝo, strebado kaj senĉesa penado.

Zhang Cen, postdoktora esploristo en la brita universitato Cambridge, diris, ke junularo estas la estonteco de lando, ankaŭ de la mondo, kaj la ĉina revo ligiĝas kun la monda revo, tial transmaraj ĉinaj junuloj devas vivece rakonti pri ĉinaj rakontoj kaj akceli interŝanĝojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

Marde kaj merkrede en Pekino ĉina vicĉefministro Liu He, usonaj komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj sekretario pri financo Steven Mnuchin okazigis la 10-an altnivelan ekonomian kaj komercan interkonsiliĝon inter Ĉinio kaj Usono.

Kiel planite la du flankoj okazigos la 11-an altnivelan ekonomian kaj komercan interkonsiliĝon en Vaŝingtono venontsemajne.

Liu estas ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉefo de la ĉina flanko por la ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono.

Merkrede malfermiĝis la 33-a Ĝeneva Internacia Libra Foiro, kiu daŭras 5 tagojn. Aperis pli ol 300 specoj da libroj el 13 ĉinaj eldonejoj, kiuj estis elektitaj de Ĉina Nacia Eldona Eksport-Importa Korporacio.

En la ĉina eksponejo prezentiĝas la versioj franclingva kaj anglalingva de la unua kaj dua volumoj de la libro "Xi Jinping: La Regado de Ĉinio", la anglalingva versio de la libro Pri Konstruado de Komunumo kun Komuna Estonteco, la anglalingva versio de la libroserio Realigo de Ĉina Revo, kaj aliaj, sume pli ol cent fremdlingvaj libroj, kiuj rilatas al ĉinaj politiko, ekonomio, kulturo kaj lingvolernado, kaj porinfanaj libroj.

Respondeculo de Ĉina Nacia Eldona Eksport-Importa Korporacio diris, ke sekve de la pligrandiĝo de la ĉina influo, pli kaj pli da alilandaj legantoj volas koni Ĉinion kaj la ĉinan kulturon. Kaj la ĉinaj libroj en la foiro malfermis la fenestron al lokanoj por koni la nunan Ĉinion kaj sperti la ĉinan kulturon.

Krom libroj en la ĉina eksponejo videblas ankaŭ ĉinstilaj legosignoj, faldventumiloj, skribpenikoj, tuĉbastonetoj, tuĉfrotaj ŝtonplatoj kaj paperoj, kaj vizitantoj estis invititaj al spertado de ĉina kaligrafio.

Merkrede laŭ la loka tempo okazis ceremonio pri starigo de "angulo de ĉinaj libroj" en la irana nacia biblioteko kaj arkivo. S-ino Ashraf Boroujerdi, direktoro de la irana nacia biblioteko kaj arkivo, kaj s-ro Pang Sen, ĉina ambasadoro en Irano, ĉeestis la ceremonion kaj tondis la rubandon.

En la "angulo de ĉinaj libroj" troviĝas pli ol mil libroj, inkluzive de la unua kaj dua volumoj de la libro "Xi Jinping: La Regado de Ĉinio" en la ĉina kaj angla lingvoj.

Merkrede Sud-Koreio rekomencis turismon de la sudkorea flanko de la komuna garnizonejo de Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) ĉe la landlimo Panmunjom kaj esperas, ke turistoj povos persone atesti pacon kaj sperti la malstreĉiĝon de la intensa milita situacio de la korea duoninsulo.

La komuna garnizonejo ĉiam estas bonvenigata celo de turistoj, kiuj vojaĝas al Sud-Koreio aŭ la KDPR, sed de la lastjara oktobro la sudkorea armeo haltigis turismon tie por plenumi Militan Interkonsenton de la 19-a de Septembro. Poste en la garnizonejo Sud-Koreio kaj la KDPR faris serion da agoj por starigi konfidon kaj ellasi signalon de paco, ekzemple komunan minbalaadon kaj retiron de armitaj fortoj.

La sudkorea nacidefenda ministerio diris, ke okaze de la unua datreveno de la publikigo de Deklaracio de Panmunjom, Sud-Koreio decidis rekomenci turismon de la areo por kontentigi la volon de sud-koreanoj pri vizito al Panmunjom, antaŭtempe prepari por libera reciproka vizito de la du landoj kaj akceli interkonsiliĝon de Sud-Koreio, la KDPR kaj komandejo de la aremo de UN.

Merkrede rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov kaj usona ŝtata sekretario Mike Pompeo telefone interparolis pri la situacio en Venezuelo.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke antaŭ nelonge la venezuela opozicia partio, sub la publika subteno de Usono, provis renversi la registaron. Invitite Lavrov telefone diskutis pri tiu ĉi afero kun Pompeo kaj montris, ke Usono intervenis en la internajn aferojn de Venezuelo kaj faris minacon al la venezuela registaro, kaj tiel severe malobservis la internacian leĝon. Se Usono daŭrigos tiajn agadojn, ĝi alportos al Venezuelo seriozajn rezultojn. La deklaro diris, ke nur la venezuela popolo havas la rajton decidi sian propran sorton kaj diversaj politikaj fortoj devas fari dialogadon.

Laŭ informo de la usona Ŝtata Departemento merkrede, telefone interparolante kun Lavrov, Pompeo diris, ke la interveno de Rusio en la internajn aferojn de Venezuelo fluktuigos tiean situacion kaj influos la rilatojn inter Usono kaj Rusio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin