Ekfunkciiĝis laboratorio por sinteza videoprodukto kun superalta difino 4K kaj surbaze de la kvina generacia telekomunika teknologio

(GMT+08:00) 2019-05-05 15:03:30     Redaktoro:Xiong

Dimanĉe en Ŝanhajo ekfunkciiĝis laboratorio por sinteza videoprodukto kun superalta difino 4K kaj surbaze de la kvina generacia telekomunika teknologio kaj okazis ceremonio por komenci filmadon de la dokumenta filmo "30-jara Pudong". Shen Haixiong, vic-estro de ĉina Ministerio de Propagando kaj estro de Ĉina Komunikila Grupo, kaj Ying Yong, vic-sekretario de ŝanhaja komitato de Komunista Partio de Ĉinio kaj urbestro de Ŝanhajo, ĉeestis la ceremonion. Ili inaŭguris laboratorion por sinteza videoprodukto kun superalta difino 4K surbaze de la kvina generacia telekomunika teknologio kaj deklaris komencon de filmado de la dokumenta filmo "30-jara Pudong".

Shen diris, ke la nova distrikto Pudong de la urbo Ŝanhajo havas forton de la reformo kaj malfermo, spiriton de novigo, atingojn imponajn kaj estontecon de nacia reprosperiĝo. Ĉina Komunikila Grupo decidis fari la dokumentan filmon por prezenti elstaran progreson de la 30-jara Pudong kaj profunde klarigi la signifon de malfermo de Pudong.

1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin