Lavrov: Rusio firme subtenas venezuelan laŭleĝan registaron

(GMT+08:00) 2019-05-06 13:19:56     Redaktoro:Yu

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris dimanĉe en Moskvo, ke la rusa flanko firme subtenas la venezuelan laŭleĝan registaron gvidatan de Nicolas Maduro kaj kondamnas la usonan konduton instigi al puĉo.

La retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke tiutage Lavrov okazigis intertraktadon kun vizitanta venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza. Lavrov diris, ke Usono instigas al la agado renversi la venezuelan laŭleĝan reĝimon, kio rompas ĉiujn normojn de internacia leĝo, difinitajn laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj.

Lavrov diris, ke la rusa flanko firme vokas ne interveni en la internajn aferojn de aliaj landoj, kaj opinias, ke la venezuela popolo havas la rajton decidi pri la sorto de sia lando, kaj ĉiuj partioj de la lando bezonas okazigi inkluzivan dialogon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin