Ĉinio publikigis regularon pri registara investo

(GMT+08:00) 2019-05-06 14:13:51     Redaktoro:Yu

La Ŝtata Konsilio de Ĉinio dimanĉe publikigis regularon pri registara investo por profundigi la reformon pri la investa kaj financa mekanismo de la lando kaj plibonigi laŭleĝan administradon.

La regularo, publikigita per dekreto subskribita de ĉefministro Li Keqiang, estos valida ekde la 1a de julio. Ĝi klare difinas la amplekson de registara investo por certigi, ke la investo fokusiĝu pri kernaj kampoj kaj atingu celojn

Laŭ la regularo, registara investo devas esti direktita al la publikaj sektoroj, al kiuj resursoj ne povas esti efike asignitaj per la merkato, kaj ĉefe celas ne-operaciajn projektojn. Ĝi diris, ke mekanismo de regula taksado kaj reĝustigo estos establita por senĉese optimumigi la amplekson kaj strukturon de registara investo.

La regularo ankaŭ klarigas gravajn principojn kaj bazajn postulojn de registara investo, substrekante la bezonon fari raciajn investajn decidojn, normigi administradon, esti rezult-orientita, resti malferma kaj travidebla kaj ankaŭ akordigi la ekonomian kaj socian disvolvadon kaj publikan financon.

Laŭ la regularo, la registaro kaj koncernaj departementoj malpermesas kolekti investajn fondusojn per kontraŭleĝa pruntado kaj devas trakti ĉiujn investantojn egale en atribuado de fondusoj de registara investo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin