Novaĵoj (Majo 07)

(GMT+08:00) 2019-05-07 16:34:57     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7-a de majo, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉinaj gvidantoj sendis kondolencojn pri aviadila fajro en Moskvo, Irano deklaros kontraŭrimedojn al usonaj sankcioj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis mesaĝon al sia rusa paralelulo Vladimir Putin pri letala aviadila fajro en Moskvo dimanĉe.

Xi diris en sia mesaĝo, ke li estis skuita informiĝinte pri la pasaĝeraviadila fajro antaŭ krizokaza surteriĝo en la Internacia Flughaveno Sheremetyevo, kiu kaŭzis gravajn perdojn de vivoj kaj posedaĵoj.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia propra nomo, Xi profunde funebris pri la mortintoj kaj esprimis sinceran simpation al la vunditoj kaj al familioj de la viktimoj.

En la sama tago, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis mesaĝon al sia rusa paralelulo Dmitry Medvedev, esprimante kondolencon pro mortintoj kaj simpation al la vunditoj kaj al familioj de la viktimoj.

De la 9a ĝis la 10a de majo, ĉina vicĉefministro Liu He vizitos Usonon por la 11a ĉina-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko por la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, faros la viziton laŭ la invito de usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj ministro pri financo Steven Mnuchin.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde en Pekino, ke li esperas, ke Usono kaj Ĉinio iros vidalvide por atingi reciprokprofitan kaj kungajnan interkonsenton surbaze de reciproka fido. Li aldonis, ke ĉinaj teamoj sin preparas por iri al Usono por plua konsiliĝo.

Usona prezidento Donald Trump diris dimanĉe, ke ekde la 10a de majo, tarifoj metitaj de Usono sur importitajn ĉinajn produktojn kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj estos aldonitaj de 10% ĝis 25%.

Geng diris en regula gazetara konferenco, responde al rilata demando de raportisto, ke simila situacio aperis kelkfoje, tamen la pozicio kaj sinteno de Ĉinio restas tre klaraj. Ĉinio kaj Usono akiris pozitivan progreson en la okazigitaj 10 konsiliĝoj, kaj la ĉina flanko esperas, ke la du flankoj kune klopodos plu kaj iros vidalvide por atingi reciprokprofitan kaj kungajnan interkonsenton surbaze de reciproka fido, ĉar tio ne nur konformas al interesoj de ambaŭ flankoj, sed ankaŭ estas la ĝenerala atendo de la internacia komunumo.

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj sub la Centra Komitato de la KPĈ, lunde en Pekino renkontiĝis kun prezidanto de la sudkorea parlamento Moon Hee-sang.

Yang montris, ke sub la gvidado de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj sudkorea prezidento Moon Jae-in, la rilatoj inter la du landoj konservis stabilan disvolviĝon sur la ĝusta vojo. La du landoj estas najbaroj, amikoj kaj partneroj; la duflankaj rilatoj havas longan historion de kulturaj interŝanĝoj kaj ankaŭ kunlaboran fundamenton kaj ekspluateblan kapablon. La du flankoj devas daŭre profundigi la pragmatan kunlaboron, fortigi plurflankan akordiĝon, firmigi bazon de amikeco inter la du popoloj, kaj kune antaŭenpuŝi disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Moon diris, ke la sudkorea parlamento volas plu klopodi por profundigi la dulandan kunlaboron en ĉiuj kampoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio ne partoprenos en intertraktado koncerna al ajna triflanka interkonsento pri nuklea malarmado.

Amaskomunikiloj raportis, ke Usono lastatempe prezentis la eblecon atingi triflankan interkonsenton pri malarmado kun Rusio kaj Ĉinio.

Proparolanto Geng Shuang malakceptis tian eblecon en gazetara konferenco, dirante, "Ĉinio sekvas vojon de paca disvolvado kaj efektivigas nacidefendan politikon, kiu estas nature defensiva. Nia defendo estas racia kaj modera. Niaj nukleaj fortoj estas sur la plej malalta nivelo de naciaj sekurecaj bezonoj kaj ne estas en la sama skalo kun Usono kaj Rusio. Ni oponas akuzojn de iu ajn lando pri demandoj de armila regado." Li aldonis, ke Ĉinio ĉiam rekomendas kompletan malpermeson kaj plenan detruon de nukleaj armiloj.

Kelkaj iranaj amaskomunikiloj lunde raportis, ke en la proksima estonteco, irana registaro deklaros kontraŭrimedojn por reagi al la retiro de Usono el la Komuna Ampleksa Agadplano, interkonsento pri la nuklea demando de Irano, kaj ĝia renovigo de sankcioj kontraŭ Irano.

Franca prezidento Emmanuel Macron diris lunde en Parizo, ke restas malkonsentoj inter Rusio kaj la Eŭropa Konsilio, tamen li esperas, ke Rusio restos plu en la Eŭropa Konsilio.

La Eŭropa Konsilio estas tuteŭropa organizo. En 1996, Rusio aliĝis al ĝi. En aprilo de 2014, la parlamenta konferenco de la Eŭropa Konsilio adoptis rezolucion nuligi la voĉdonan rajton de Rusio je la preteksto de la krimea demando. Poste, Rusio kelkfoje petis la konsilion redoni ĝiajn leĝajn rajtojn.

La unua Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj kun la temo "reciproka lernado kaj interŝanĝo inter aziaj civilizacioj" baldaŭ malfermiĝos en Pekino. Irana artisto Nasrin Dastan, kiu partoprenos en la konferenco laŭ invito, diris lastatempe dum intervjuo kun raportistoj, ke la okazigo de la unua Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj helpos akceli interŝanĝojn inter modernaj civilizacioj kaj estas grava por restarigo de kultura fido.

Nasrin estas pentristo. Li venis al Ĉinio por lerni la ĉinan tradician pentradon. Li ricevis dektorecon el la Ĉina Centra Akademio de Belartoj en 2008 kaj poste eklaboris en la akademio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin