Yang montris, ke sub la gvidado de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj sudkorea prezidento Moon Jae-in, la rilatoj inter la du landoj konservas stabilan disvolviĝon sur la ĝusta vojo. La du landoj estas najbaroj, amikoj kaj partneroj; la duflankaj rilatoj havas longan historion de kulturaj interŝanĝoj, kaj havas ankaŭ kunlaboran bezonon kaj ekspluateblan kapablon. La du flankoj devas daŭre profundigi la pragmatan kunlaboron, fortigi plurflankan akordiĝon, firmigi bazon de amikeco inter la du popoloj, kaj kune antaŭenpuŝi disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.
Moon diris, ke la sudkorea parlamento volas plu klopodi por profundigi la dulandajn kunlaborojn en ĉiuj kampoj.
La du partioj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri demandoj de la Korea Duoninsulo.