Irano deklaros kontraŭrimedojn al usonaj sankcioj

(GMT+08:00) 2019-05-07 10:52:38     Redaktoro:Yu

Kelkaj iranaj amaskomunikiloj lunde raportis, ke en la proksima estonteco, la irana registaro deklaros kontraŭrimedojn por reagi al la retiro de Usono el la Komuna Ampleksa Agadplano, interkonsento pri la nuklea demando de Irano, kaj ĝia renovigo de sankcioj kontraŭ Irano.

La irana duonoficiala novaĵ-agentejo Fars diris, ke rilataj rimedoj estos direktitaj al la usonaj sankcioj kontraŭ la petrola eksportado kaj banka sistemo de Irano.

Laŭ la ĵurnalo Tehran Times, la irana registaro jam oficiale decidis reagi al la retiro de Usono el la nuklea interkonsento, kaj ĝia renovigo de sankcioj kontraŭ Irano, kaj laŭ tiuj rimedoj, Irano eble unuflanke forigos la limigon al nukleaj aktivecoj, starigitan laŭ la nuklea interkonsento. La raporto citis rimarkojn de bone informita persono, ke tiuj rimedoj ne signifas, ke Irano sin retiros el la nuklea interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin