Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj estas grava por restarigo de kultura fido

(GMT+08:00) 2019-05-07 13:00:32     Redaktoro:Yu

La unua Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj kun la temo "reciproka lernado kaj interŝanĝo inter aziaj civilizacioj" baldaŭ malfermiĝos en Pekino. Irana artisto Nasrin Dastan, kiu partoprenos en la konferenco laŭ invito, diris lastatempe dum intervjuo kun raportistoj, ke la okazigo de la unua Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj helpos akceli interŝanĝojn inter modernaj civilizacioj kaj estas grava por restarigo de kultura fido.

Nasrin estas pentristo. Li venis al Ĉinio por lerni la ĉinan tradician pentradon. Li ricevis dektorecon el la Ĉina Centra Akademio de Belartoj en 2008 kaj poste eklaboris en la akademio.

Li diris, ke li tre interesiĝas pri la ĉina kulturo kaj konatiĝis kun multaj ĉinaj pentristoj kaj artistoj, kiuj havis profundan influon sur lin. Li diris, ke la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj povas esti la ponto de ĉiuj aziaj civilizacioj, precipe de la du antikvaj civilizacioj de Irano kaj Ĉinio, al la ekstero por disvastigo de orientaj kulturoj kaj artoj, kaj estas grava por restarigo de kultura fido.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin